Don Byas
Aspekto
Don Byas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1912 en Muskogee |
Morto | 24-an de aŭgusto 1972 (59-jaraĝa) en Amsterdamo |
Mortokialo | Pulma kancero |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | ĵazmuzikisto saksofonisto |
Don BYAS (* 21-an de oktobro 1912 en Muskogee, Oklahomo kiel Carlos Wesley Byas; † 24-an de aŭgusto 1972 en Amsterdamo) estis ĵaz-tenorsaksofonisto.
Tenorsaksofonisto Don Byas validas kiel interligilo kaj muzikisto de la transiro ekde la skolo de Coleman Hawkins al la novigoj de bibopo ĉirkaŭ Charlie Parker kaj Lucky Thompson. Li komencis en bandegoj de svingo, ekz. tiuj de Andy Kirk kaj Count Basie. Aparte restos en memoro lia arto de la baladludo (Laura, These Foolish Things). Pro sia longa foresto de la usona ĵazmondeto li rapide eniris en forgesitecon.
Literaturo kaj fonto
[redakti | redakti fonton]- Joachim Ernst Berendt: Das Jazzbuch. Krüger, Frankfurto ĉe Majno 1976.
- Bielefelder Katalog Jazz. 1988 kaj 2001.
- Martin Kunzler: Jazz-Lexikon. Rowohlt, Reinbek 1993.
- Richard Cook, Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz on CD. 6. Auflage. Penguin, London 2002, ISBN 0-14-017949-6.
- Richard Cook, Brian Morton: The Penguin Guide To Jazz On CD. 2-a eldono. Penguin, Londono 1996.
- Boris Vian: Stolz und Vorurteile – Schriften, Glossen und Kritiken zum Jazz. Hannibal, Wien 1990.
- Marcus A. Woelfle: Rondo-Magazin. Jazz-Kritik.