Distrikto Biała
Distrikto Biała | ||
Pola nomo | powiat bialski | |
| ||
Distrikto | ||
---|---|---|
Provinco | Lublinio | |
Ĉefurbo | Biała Podlaska | |
Kvanto de komunumoj: | ||
urbaj | 2 | |
urbo-kampaj | - | |
kampaj | 17 | |
Urbeco | 20,35 | |
Areo | 2753,67 km2 | |
Loĝantaro | 110 772 (en 2019) | |
Loĝdenso | 41,48/km2 | |
Aŭtokodo | LBI | |
TERYT | 3.06.07.01.00.0 | |
Estro | Mariusz Filipiuk | |
Adreso de estraro | ul. Brzeska 41 | |
Poŝtkodo de estraro | 21-500 | |
Telefono de estraro | 83 343-75-31 | |
Fakso de estraro | 83 343-36-09 | |
Retpaĝaro de distrikto | http://www.powiatbialski.lubelskie.pl | |
Distrikto Biała (pole powiat bialski) estas distrikto en la administra provinco (vojevodio) Lublinio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Biała Podlaska, "Biała en Podlaĥio". Fine de 2019 en la distrikto vivis 110 772 loĝantoj.
Dua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]24.03.1942: Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj en arbaro de Dubica embuskis kontraŭ 4 ĝendarmoj moviĝantaj per veturilo - ĉiuj pereis, oni akiris 2 fusilojn kaj 2 mitraletojn, mortigitoj estis kaŝitaj
22.11.1942: Germana polico pafmortigis en arbaro en Drelów 8 kaj en Wojciechów 5 judojn
21.11.1943: Taĉmento de Pola Enlanda Armeo eksplodigis fervojan viadukton apud Chotyłów.
10.02.1944: Taĉmento de Kamparanaj Batalionoj batalis kontraŭ ĝendarmoj alivestitaj kiel partizanoj - unu pereis, du vundiĝis, aliaj fuĝis