Saltu al enhavo

Diskuto:Vikipedio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu oni diru La Vikipedio (eble tro franclingva dirmaniero) aŭ pli simple Vikipedio ? Mi mem preferus majusklon por la vorto. Keskastel 06:51, 17. Feb 2005 (UTC)

Mi preferas diri "Vikipedio", kiam mi parolas pri la tutaĵo. Sed distingante inter "la esperanta vikipedio" kaj "aliaj vikipedioj" mi uzas la artikolon. Umberto 07:21, 17. Feb 2005 (UTC)

"La Vikipedio enhavas la tutajn verkojn de: Enciklopedio Cigneta ..."?

Tio ŝajnas al mi ege troigita, se, alklakinte "Cigneta", oni ekscias ke nur kelkaj artikoloj en Vikipedio devenas el tiu fonto.

Vilhelmo Lutermano 17:50, 15-an de januaro 2006 (UTC)

Enorde! Se vi trovis, ke informo malĝustas, tiam ne timu korekti ĝin. Blahma 02:56, 16. Jan 2006 (UTC)

Ĉu eblus ŝanĝi la etan W-on al V-o en la logoo? Estas iom kontraŭnatura paroli Esperante pri Vikipedio sed estas ja W en la adreslinio ĉe la URLo. --Jacob Nordfalk 12:10, 16. Aŭg 2008 (UTC)

Mi havas la samajn problemojn pri uzo de artikolo "la" por Vikipedio, aŭ ne uzi. Mi timas ke mi faras nekonsekvence aŭ neregule. Ankaŭ en aliaj lingvoj, cetere. - La emblemon kun la W kaj la aliaj literoj ni ne povas ŝanĝi, ĉar la emblemo estas sub kopirajto. Kaj neniu alia ŝanĝas, mi kredas. Sincere --Ziko 13:54, 16. Aŭg 2008 (UTC)

Ĉu la artikolo ne bezonas aktualigon rialte al la statistikoj de la diversaj lingvaj versioj de Wikipedia/Vikipedio ?--Alifono (diskuto) 13:40, 16 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Aktualigo laŭ vikidatumoj

[redakti fonton]

Kiel Alifono skribis ĉi tie jam en 2018, temas ankaŭ pri artikoloj pri ĉiuj alilingvaj vikipedioj.

Mi ne estas spertulo pri la parametroj de vikidatumoj, do mi demandas kio estas sufiĉe bona formulo-ŝablono por ĝisdatigi artikoloj pri vikipedioj? Eble io simila lingvaĵo al la tiu kiu estas uzata por lokoj-urboj.

Laŭ mia opinias ke tiu dinamika aktualigo estas grava.

Mi antaŭdankas Sj1mor (diskuto) 13:57, 20 jan. 2023 (UTC)[Respondi]