Diskuto:Hadriano la 6-a
Nur ĵus mi rimarkas, ke estas papoj Hadriano la 1-a, Hadriano la 2-a, Hadriano la 3-a, Hadriano la 4-a, Adriano la 5-a kaj Adriano la 6-a. Laŭ la numerigo videble estas serio, sed la unuaj kvar havas nomon influitan de la latina, dum la lastaj du de la itala (respektive ĉe la 6-a papo ankaŭ de la nederlanda). Sed se serio havu sencon, la komencaj nomoj estu samaj (nun ekzemple estas ruĝa ligilo pri papo "Hadriano la 6-a" en artikolo Mikelanĝelo, kaj tio estas nur ekzemplo). Mi tial alinomigas Adrianon la 5-a kaj Adrianon la 6-a al la principe pli vatikana, pli latina, formo "Hadriano", kaj aldone metas ankaŭ alidirektigojn de formoj "Adriano la 1-a" ĝis "...4-a" al "Hadriano...", por ke vere neniu perdiĝu. ThomasPusch (diskuto) 20:31, 13 Maj. 2013 (UTC)
Komencu diskuton pri Hadriano la 6-a
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Hadriano la 6-a.