Diska galaksio
Aspekto
Diska galaksio estas galaksio, kiu havas diskon, tio estas cirklan maldikan volumenon enhavante stelojn. Tia galaksio povas aŭ ne havi galaksian bulbon.
La diskaj galaksioj ampleksas la galaksiajn klasojn:
- Spirala galaksio
- Regula spirala galaksio (klasoj S, SA)
- Rektokoneksa spirala galaksio (klaso SB)
- Intera spirala galaksio (klaso SAB)
- Lensosimila galaksio (klasoj E8, S0, SA0, SB0, SAB0)