Dio - unu por ĉiuj
Dio - unu por ĉiuj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Lev Tolstoj | |
Eldonjaro | 1912 | |
Urbo | Moskvo | |
Eldoninto | Posrednik | |
Paĝoj | 150 | |
Dio - unu por ĉiuj (Surata kafejo) estas rakonto de Lev Tolstoj. Ĝi estas originale verkita en la rusa lingvo kaj publikigita en Esperanto en 1912, laŭ traduko de Anna Ŝarapova.
La Esperanto-libro estas eldonita de la firmo "Posrednik" (Moskvo, Rusio) en 1912. La verko de 150 paĝoj aperis en libroserio "Tutmonda biblioteko je la memoro de Lev Tolstoj". La Rusia Ŝtata Biblioteko de Eksterlanda Literaturo (RŜBEL) listigas la verkon en rubriko: Русская литература-19 в.-Рассказы; УДК: 821.161.1-32"18"; ĉifro de depono: 1001702X, 00.A 151/56240; inventara numero: 2374729 (X).
Enhavo
[redakti | redakti fonton]En barata urbo Surat, grava centro de komerco, estas kafejo - loko, ofte vizitata de vojaĝantoj el diversaj landoj. Ĉi tie kelkaj eksterlandanoj ekis pridiskuti, kies dio estas vera, tamen ne povis atingi interkonsenton, ĉar ili apartenis al diversaj eklezioj.
Ili demandis ĉinian vizitanton, kiu ne partoprenis la diskuton. Li estis konfuceisto. Li rakontis al ili, ke dum sia vojaĝo lia ŝipo haltis ĉe la orienta bordo de insulo Sumatro. Tie li kun aliaj vojaĝantoj renkontis blundulon, kiu strebis kompreni, kio estas la Suno. Ĉiu el la vojaĝantoj provis klarigi pri esenco de la Suno, sed plimilto pensis, ke la Suno brilas nur por sia patrujo aŭ teritorio, kiun li vizitadis dum siaj marvojaĝoj. Nur unu maristo, kiu interesiĝis pri atingoj de scienco kaj navigis ĉirkaŭ la tuta mondo, povis doni veran respondon.
Fininte sian rakonton, la ĉino atentigis la vizitantojn:
|
Li konkludis, ke tiu, kiu klare vidas la sunon, ne malestimu blindulon, kiu ne povas ĝin ekvidi aŭ vidas nur unu radion.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Dio - unu por ĉiuj Arkivigite je 2013-05-11 per la retarkivo Wayback Machine esperanta teksto
- Surata kafejo, ruslingva teksto
- Katalogo de[rompita ligilo] Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj