Dilove
Dilove | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Ukrainio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 90625 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 56′ N, 24° 11′ O (mapo)47.93583333333324.175Koordinatoj: 47° 56′ N, 24° 11′ O (mapo) [ ] | ||
Alto | 352 m [ ] | ||
Areo | 8,6 km² ( 860 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 02:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dilove [ ] | |||
Dilove (ukraine Ділове, ruse Дeловое [delovoje; la Afereca], slovake Tribušany Biely Potok, rumane Tribusa Alba, hungare Terebesfejérpatak [terebeŝfejErpatak]) estas unuigita vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Raĥiv.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- 47° 56′ 09″ N 24° 10′ 30″ O / 47.93583 °N, 24.17500 °O (mapo)
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: 352 m
- Loĝantaro: 2670[kiam?]
- Poŝtkodo: 90625
- Telefonprefikso: 380 3132
Situo
[redakti | redakti fonton]Dilove situas laŭ Tiso laŭ ĉefvojo Uĵhorodo-Raĥiv, laŭ la rumana landlimo, laŭ neuzita fervojo Sighetu Marmaţiei-Raĥiv. La lasta urbo troviĝas je 17 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis en 1615 laŭ hungara ortografio "Tribusfalva". En 1861 ferofabriko ekfunkciis, kiu baldaŭe iĝis vitrofarejo. Tiutempe la apuda vilaĝo "Fejérpatak" kaj Tribusfalva unuiĝis. En 1901 la nova loknomo iĝis granvilaĝo Terebesfejérpatak. En 1910 vivis tie 2251 homoj, (1316 rutenoj, 611 hungaroj, 217 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Rahó, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion por rutenoj, kies parto estis ankaŭ tiu ĉi vilaĝo. En 1944 la Ruĝa Armeo okupis la komunumon kaj tuj deportis hungarojn kaj germanojn. Ekde 1945 Delove apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio, kiel Dilove. En 1968 ŝtonminejo pri marmoro ekfunkciis, ekde 1976 oni prilaboras loke la marmoron.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- monto 1940 m-ojn alta
- grekokatolika ligna preĝejo omaĝe al Dipatrino (Virga Maria) de 1750
- romkatolika kapelo de 1990
- kolono montranta mezon de Eŭropo de 1887 (pli detale vidu: Kruglij)