Diliĝana Nacia Parko
Diliĝana Nacia Parko | ||
---|---|---|
nacia parko [ ] | ||
Urbo | Diliĝano | |
Supermara alteco | 1 685 m [ ] | |
Koordinatoj | 40° 39′ 23″ N, 45° 1′ 17″ O (mapo)40.6563888945.02138889Koordinatoj: 40° 39′ 23″ N, 45° 1′ 17″ O (mapo) [ ] | |
Akvokolektejo | 240 km² (24 000 ha) [ ] | |
Areo | 240 km² (24 000 ha) [ ] | |
Estiĝo | 2002 | |
Diliĝana Nacia Parko | ||
Vikimedia Komunejo: Dilijan National Park [ ] | ||
En TTT: Oficiala retejo [ ] | ||
Diliĝana Nacia Parko estas unu el la kvar naciaj parkoj de Armenio. Okupante areon de 240 km², ĝi situas en la nordorienta provinco Tavuŝo de Armenio. Ĝi estas konata pro siaj arbaraj pejzaĝoj, riĉa biodiverseco, kuracaj mineralakvaj fontoj, naturaj kaj kulturaj monumentoj, kaj vasta reto de migrovojoj[1].
Historio
[redakti | redakti fonton]La Diliĝana Nacia Parko estis fondita en 2002 surbaze de la ŝtata naturrezervejo, kiu siavice estis establita en 1958 surbaze de la antaŭaj arbaraj entreprenoj Diliĝano kaj Kujbiŝev. La teritorio de la nove establita nacia parko restis senŝanĝa.
La ŝanĝo de la statuso de la Diliĝana Ŝtata Rezervejo al Diliĝana Nacia Parko estis kondiĉigita de pluraj objektivaj kialoj, kiel ekzemple neeviteblo de komerca agado en la areo, ĉeesto de multaj loĝlokoj, inkluzive de Diliĝano kun ĝiaj mineralakvaj feriejoj, Erevano-Iĝevano fervoja linio pasanta tra ĝia tuta teritorio kaj aliaj. Nuntempe la ĝenerala plano de la nacia parko estas prilaborata, inkluzive la klarigon de la limoj kaj mapado de ekonomiaj, distraj kaj bufraj zonoj de la nacia parko[2].
Inter 2017 kaj 2018, signifa renovigo de la turisma oferto de la parko estis entreprenita, inkluzive la rehabilitadon de la ekzistanta migrovoja reto pri ekoturismo, kune kun aldono de 80 kilometra sekcio de la Transkaŭkaza Migrovojo. Apartaj vidindaĵoj estas la monaĥejoj Ĝuĥtak Vank kaj Matosavank.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La nacia parko etendiĝas super la deklivoj de la montaroj Pambak, Areguni, Miapor, Iĝevan (Kaeni) kaj Halab en la alteco de 1070–2300 m super la marnivelo. La montaj herbejoj super ĉi tiuj altecoj ne apartenas al la nacia parko. La rivero Aghstev kaj ĝiaj ĉefaj alfluantoj, la riveroj Hovaĝur, Ŝtoghanaĝur, Bldan, Hagharcin kaj Getik trairas la nacian parkon. Ekzistas ankaŭ kelkaj lagoj kiel lago Parz, lago Ĝoŝ kaj Crkaliĉ same kiel aliaj negravaj lagoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dilijan in Armenia. Arkivita el la originalo je 2018-10-25. Alirita 2020-10-22 .
- ↑ Khanjyan, N.S. Specially Protected Nature Areas of Armenia. Ministry of Nature Protection, 2004, Armenio (elŝutebla ĉe here Arkivigite je 2007-12-16 per la retarkivo Wayback Machine)