Dibrugar
Dibrugar | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 786001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 154 019 () [ ] | ||
Loĝdenso | 2 329 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 29′ N, 94° 54′ O (mapo)27.48333333333394.9Koordinatoj: 27° 29′ N, 94° 54′ O (mapo) [ ] | ||
Alto | 108 m [ ] | ||
Areo | 66,14 km² (6 614 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 05:30 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dibrugarh [ ] | |||
Dibrugar, asame: ডিব্ৰুগড় estas industria urbego en nordorienta Barato, en nordorienta parto de subŝtato Asamo, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2011 Dibrugar havis 154 296 (laŭ Germanlingva Vikipedio 139 565) da loĝantoj kun legopovo de 90%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Dibrugar situas sur ebenaĵo laŭ Bramaputro en averaĝa alteco de 108 metrojn. Tinsukia troviĝas 43, Ĝorhat 105, Itanagaro 133, Tezpur 230, Nagoan 254, subŝtata sidejo Dispur kun Guvahati po 343, Kolkato 855, tutlanda ĉefurbo Delhio 1738, Mumbajo 2442 kilometrojn (aere) [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Historio de Dibrugar komenciĝis en la mezepoko, sed neniu indico postrestis. La brita oficiala establo okazis en 1873. La unua trajno alvenis en 1882.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Dibrugar estis centro de la regiono, kie oni produktis teon ekde la britaj koloniaj tempoj kaj la urbo iĝis "teourbo". En la regiono la britoj funkciigis ankaŭ naftoputojn. Nuntempe la urbo profitas la teojn kaj naftojn.
Religioj
[redakti | redakti fonton]En Dibrugar vivas hinduoj (94%), islamanoj (5%), aliaj malpli ol 1%.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]En Dibrugar la oficiala lingvo estas la asama lingvo. Oni parolas asame (42%), bengale (24%), hindie (21%), krome en pluraj aliaj lingvoj.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Dibrugar pluraj universitatoj, altlernejoj kaj institutoj funkcias.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Dibrugar situas en humida subtropika klimato (Cwa) kun influo de musono. Jare pluvas averaĝe 2609 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen tre ofte inter marto-oktobro. La jara meza temperaturo estas 23,5 °C kaj varias laŭ monatoj inter 18-28 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Dibrugar havas trairan fervojan linion. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego. Iomete for estas ponto por trajnoj kaj aŭtoj tra Bramaputro. Bramaputro havas ŝipservon por varoj, eĉ por turistoj. Enurbe aŭto-rikiŝoj kun taksioj liveras la pasaĝerojn. Loke enlanda flughaveno funkcias.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans