Devio
Aspekto
La vorto devio havas plurajn signifojn laŭ la kunteksto:
- Ĝeneralsence, nenormala delokiĝo: spina devio; devio disde politika linio, disde socia normo.
- Pri navigado, diferenco inter la direkto de la magneta poluso kaj la direkto montrata de magneta kompaso, influata de la ŝipa aŭ aviadila fermaso.
- Pri artilerio, grado de mistrafo de pafaĵo (ekarto).
- Pri meteologio, diferenco en iu loko inter la direkto de la vento, teorie deduktebla el la aerprema distribuo, kaj la vera direkto de la vento, influata de la forto de la Terrotacio.
- Pri mezurado, diferenco inter valoro kaj ia mezvaloro.
- Pri elektroniko, deflankiĝo for de la centra frekvenco dum frekvenca aŭ faza modulado.
- Absoluta devio, absoluta diferenco inter tiu ero kaj donita punkto .
- Norma devio, nenegativa kvadrata radiko (matematiko) de la varianco.