David Ben-Gurion
Aspekto
(Alidirektita el David Ben Gurion)
David BEN-GURION, hebree דוד בן גוריון (naskiĝis 1886, mortis 1973) estis israela politikisto kaj la unua Ĉefministro de Israelo.
Ben-Gurion naskiĝis en Pollando kiel David Grün. Li establiĝis en Palestinon en 1906. Dum la Unua mondmilito li starigis la Judan Legion. Li fondis kaj estris la israelan laborpartion (Mapai), kaj en majo 1942 en Novjorko estris la Biltmore-konferencon kaj en majo 1948 legis la Deklaron de sendependo de Israelo.
Ben-Gurion estis la unua ĉefministro de Israelo (1948-1953). En 1955 li fariĝis ministro pri defendo en la registaro de Moŝe Ŝaret kaj poste en la sama jaro duafoje ĉefministro. Li demisiis en 1963 sed tuj reiĝis ĉefo de la registaro.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- Rebirth And Destiny Of Israel (Renasko kaj destino de Israelo)
- The Jews In Their Land (La judoj en sia sando)
- My Talks With The Arabs (Miaj diskutoj kun la araboj)
|