Das Erste
Das Erste | ||
---|---|---|
televidstacio • generalist television channel | ||
Ĝeneralaj informoj | ||
Ricevo | DVB-C, DVB-S, DVB-T kaj IPTV | |
Landoj | Germanio | |
Sendostacio | ARD | |
Teknika normo de normdifina televido | PAL | |
Direktoro | Volker Herres | |
Komenciĝo de elsendoj | la 25-an de decembro 1952 | |
Jura formo | publikjura instanco | |
Programa tipo | plena programo | |
Posedata de | ARD vd | |
Lingvo | germana lingvo vd | |
Nombro da sekvantoj en sociaj retejoj |
28 964 208
(stato la 10-a de februaro 2023) | |
Retpaĝaro | www.daserste.de | |
La televida kanalo Das Erste (do "la unua") estas la unua publikjura televida kanalo en Germanio. Ĝi estas la ĉefa kanalo de la instanco ARD („Arbeitsgemeinschaft der öffentlich-rechtlichen Rundfunkanstalten der Bundesrepublik Deutschland“, en Esperanto "Laborkomunumo de la publikjuraj sendostacioj de Federacia Respubliko Germanio"), do federacia unuiĝo de la publikaj sendostacioj de la germaniaj regionoj - de la unuopaj federaciaj landoj respektive en iuj kazoj ligoj el pluraj landoj.
La kanalo eksendis la 25-an de decembro 1952, kaj dum naŭ jaroj estis la sola televida kanalo de la tiama okcidenta Germanio, ĝis en 1963 aldoniĝis dua kanalo, nomata ZDF ("dua germana televido"). La kanalo en 1952 eksendis en Hamburgo kaj de tiam havis programerojn el ĉiuj membraj regionaj sendostacioj. Ĝis la jaro 1996 ĝi nomiĝis "Deutsches Fernsehen" ("germana televido"), sed neformale ankaŭ ofte nomatis laŭ la instanco ARD; ekde 1996 havas sian nunan nomon. Nun la programeroj el la membraj regionaj sendostacioj teknike unuiĝas al kanala programo en Frankfurto ĉe Majno.