Das Cabinet des Dr. Caligari
Aspekto
Das Cabinet des Dr. Caligari | |
---|---|
Anglalingva afiŝo | |
muta filmo | |
Produktadlando | Germanio |
Originala lingvo | Muta filmo (germanaj subtekstoj) |
Kina aperdato | 26-a de februaro 1920 |
Ĝenro | Ekspresionisma |
Kameraado | Willy Hameister |
Buĝeto | Ĉ. 20 000 markoj |
Reĝisoro(j) | Robert Wiene |
Produktisto(j) | Eric Pohmer |
Scenaro | Hans Janowitz • Carl Mayer |
Laŭ la verko de | Hans Janowitz kaj Carl Mayer |
Filmita en | Germanio |
Muziko de | Giuseppe Becce |
Ĉefrolantoj | Werner Krauss Conrad Veidt Friedrich Fehér Lil Dagover Hans Twardowski |
Produktinta firmao | Babelsberg Studio |
IMDb | |
Das Cabinet des Dr. Caligari (esperante "La Kabineto de D-ro Caligari") estas germana, muta filmo reĝisorita de Robert Wiene en 1920 kaj adaptita el teatraĵo verkita de Hans Janowitz kaj Carl Mayer. Ĝi estas unu el la plej fruaj, influaj kaj arte aklamitaj filmoj de germana ekspresionismo.
La intrigo ĉefe temas pri la freneza D-ro Caligari kaj ties lojala, somnanbula Cesare. Ili ŝajne estas implikitaj en serio da murdoj en la germana montvilaĝo Holstenwall.