Dalolo
Aspekto
Dalolo | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 48 m sub la marnivelo | ||
Situo | Etiopio | ||
Montaro | Danakil-dezerto | ||
Geografia situo | 14° 15′ N, 40° 18′ O (mapo)14.24166666666740.3Koordinatoj: 14° 15′ N, 40° 18′ O (mapo) | ||
| |||
Dalolo estas vulkana eksplodkratero (aŭ maaro) en la Danakil-dezerto nordoriente de vulkano Erta Ale en Etiopio.
Dalolo formiĝis dum freata erupcio en 1926, kaj multaj similaj krateroj kovras la ĉirkaŭan sal-ebenon. Tiuj krateroj estas la plej malaltaj: ili havas altecon (pli prave: malaltecon) de minus 45 m aŭ pli (do sub marnivelo).
En la loka afara lingvo Dallol signifas dissolvo, malintegriĝo kaj priskribas la pejzaĝon de acidegaj lagoj (pH-valoro de ĉirkaŭ 2), de kaŭstikaj varmegaj fontoj, de fera oksido, sulfuro kaj salo-dezertoj. La regiono similas al la varmegaj fontoj de Nacia Parko Yellowstone.
- Dalolurbo - estas fantomurbo en Dalolkratero, eksminejo de kalio forlasita en la 1960-aj. Kiam loĝata ĝi estis la plej varmega loĝatejo de la planedo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Global Volcanism Program: Dallol Arkivigite je 2009-04-12 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Fotoj, historia kaj scienca fono