Dúzs
Aspekto
Dúzs [dUĵ] estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Tamási. La loknomo ne havas sencon en la hungara.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 11 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.4878/18.3807
- Loĝantaro: 320
- Poŝtkodo: 7224
- Telefonprefikso: 74
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Budapeŝto-Dombóvár. La lasta troviĝas 27, Tamási 22, Bonyhád 29 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dúzs estis neloĝata ĝis 1730, baldaŭe germanoj alvenis. En 1929 en la proksimeco oni pafis imponan cervon kun kornobranĉaĵo de 214 punktoj laŭ Nadler. Nuntempe granda parto de la loĝantaro okupiĝas pri vinkulturo. En Dúzs migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- klasikisma romkatolika preĝejo omaĝe al Martiro Sankta Georgo de 1828