Croton (planto)
Aspekto
Krotono estas granda florplanta genro en la eŭforbia familio de Eŭforbiacoj, Euphorbiaceae. La plantoj de tiu genro estis priskribitaj kaj enkondukitaj al eŭropanoj fare de Georg Eberhard Rumphius. La genra nomo derivatas el la greka κρότος (krótos), kiu signifas "iksodon" kaj referencas al la formo de la semoj de kelkaj specioj.[1]
Krotono estas diversa kaj kompleksa taksonomia grupo de plantoj game el herboj kaj arbustoj ĝis arboj.[2] Bone konata membro de tiu genro estas Croton tiglium, arbusto indiĝena de Sudorienta Azio. Ĝi estis menciita en la okcidenta literaturo fare de Cristóbal Acosta en 1578 kiel lignum pavanae.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gledhill, D. (2008). The Names of Plants (4 eld.). Cambridge University Press. p. 126. ISBN 978-0-521-86645-3.
- ↑ Department of Botany, University of Wisconsin-Madison: Croton Research Network. Arkivita el la originalo je 2016-03-17. Alirita 2021-01-20 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Croton Research Network Arkivigite je 2019-09-11 per la retarkivo Wayback Machine
- A Modern Herbal--Croton