Countdown to Doom
Countdown to Doom | |
---|---|
Disvolvo | Peter Killworth |
Eldoninto | Acornsoft Topologika |
Dato de lanĉo | 1982 |
Platformo | Acorn Electron, BBC Micro, Amstrad CPC, Amstrad PCW, Atari ST, RISC OS, RM Nimbus, ZX Spectrum |
Ĝenro | Interaga fikcio |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Regilo | komputila klavaro |
Countdown to Doom (esperante Retronombrado al pereo) estas teksto-bazita aventura videoludo verkita de Peter Killworth origine por BBC Micro kaj publikigita fare de Acornsoft en 1982. Ĝi okazas sur la planedo Doomawangara, amuze mallongigita al "Doom". Versio por Acorn Electron estis eldonita en 1984, sed nur kiel ROM-kartoĉo por la versio "Plus 1" de la videoludilo. Tio estis la sola ludo publikigita ekskluzive kiel ROM-kartoĉo por Electron. Aperis du daŭrigoj, ambaŭ publikigitaj de Topologika : Return to Doom kaj Last Days of Doom.
Topologika republikigis Countdown to Doom en 1987, pligrandigante la amplekson de la ludo je ĉirkaŭ 50%. Ĝi estis publikigita por BBC Micro, Acorn Electron sed ankaŭ ZX Spectrum, IBM PC-kongruaj komputiloj, Amstrad CPC, Amstrad PCW, Atari ST kaj RM Nimbus. Versio por RISC OS estis cetere publikigita en kompilo kun Return to Doom kaj Philosopher's Quest.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La kosmoŝipo de la ludanto kraŝe surteriĝas sur la malamika surfaco de Doom. Li eliras el la restaĵoj kaj ekkonscias, ke se li ne trovos la necesajn rezervajn partojn, lia ŝipo korodos nur post 400 tempunuoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Videoludoj aperintaj en 1982
- Aventuraj videoludoj
- Videoludoj de Acornsoft
- Videoludoj de Topologika
- Videoludoj kreitaj en Britio
- Videoludoj ludeblaj per BBC Micro kaj Acorn Electron
- Videoludoj ludeblaj per Amstrad CPC
- Videoludoj ludeblaj per Amstrad PCW
- Videoludoj ludeblaj per Atari ST
- Videoludoj ludeblaj per DOS
- Videoludoj ludeblaj per ZX Spectrum