Cosas que hacen que la vida valga la pena
Cosas que hacen que la vida valga la pena | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Cosas que hacen que la vida valga la pena |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 26 nov. 2004 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Juan Amorós |
Reĝisoro(j) | Manuel Gómez Pereira |
Produktisto(j) | César Benítez León |
Scenaro | Joaquín Oristrell • Yolanda García Serrano |
Loko de rakonto | Madrido |
Muziko de | Bingen Mendizábal • Antonio Martínez Ares |
Rolantoj | Ana Belén • Eduard Fernández • José Sacristán • María Pujalte • Rosario Pardo • Raúl Arévalo • Carmen Balagué • Fernando Colomo |
Produktinta firmao | BocaBoca |
IMDb | |
Cosas que hacen que la vida valga la pena (Aferoj kiuj faras, ke la vivo meritu la penon) estas filmo de 2004 reĝisorita de Manuel Gómez Pereira. La filmo ricevis diversajn premiojn kaj nomumojn.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Hortensia Ocaña Yebra (Ana Belén) estas kvardekjarulino kiu laboras en dungiga servo INEM, divorcita kaj kun du filoj (unu minoritato kunhavita kun sia eks-edzo kaj unu matura jam eksterhejma). Jorge (Eduard Fernández) estas same kvardekjarulo kaj tute seniluziiĝinta; ankaŭ li estas divorcita, kaj havas filinon. Krome li estas sendunga; antaŭe li estis ŝofor-instruisto, sed en akcidento lernanto suferis frapegon kaj restis komata. La eksedzino de Jorge (María Pujalte), harfrizistino, zorgas la filinon kaj vivas kun ĉino. La patro de Jorge (José Sacristán) estas grumblemulo kaj opinias, ke lia filo ne valoras, dum malamas la ĉinan koramikon de la eks-edzino de sia filo.
Jorge kaj Hortensia interkonatiĝas kiam li serĉas dungon ĉe INEM, kie ŝi laboras. Ambaŭ estas aliritaj unu de la alia, sed ĉefe ŝi tion ne konfesas dekomence; poste sekvas malfacilaj rendevuoj, seksumado kaj komplikaĵoj pro hazardoj, en kiuj kaj Hortensia kaj Jorge falas. Kiam ŝi estas superŝutita pro la cirkonstancoj kaj klopodas por abandoni sian nova koramikon, Jorge malesperas.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Ana Belén ... Hortensia
- Eduard Fernández ... Jorge
- María Pujalte ... Ángeles
- José Sacristán ... Juan
- Rosario Pardo ... América
- Zoe Berriatúa ... Blondulo
- Carlos Wu ... Chen, la ĉino
- Julen Kaniowsky ... Joaquín
- Patricia Gómez ... Rebeca
- Carlos Kaniowsky ... Alberto
- Carmen Balagué ... Apotekistino
- Fernando Colomo ... Laboristo Chiquipark
- Raúl Arévalo ... Vendisto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cosas que hacen que la vida valga la pena en la hispana Vikipedio.