Corserey
Corserey | |
---|---|
Blazono de Corserey | |
Preĝejo de Corserey | |
former municipality of Switzerland • Ortschaft | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Sarino |
Koordinatoj | 46° 46′ 28″ N 6° 59′ 33″ O / 46.77444 °N, 6.99250 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 28″ N 6° 59′ 33″ O / 46.77444 °N, 6.99250 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 332 |
Areo | 3,44 km² |
Alteco | 658 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1747 |
Komunumkodo | 2185 |
Mapo de Corserey | |
Corserey estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 332 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Corserey situas en la Friburga Mezlando proksimume 15 kilometrojn okcidentsudokcidente de la kanontĉefurbo Friburgo sur monteta tavolo inter la ebenaĵo de Brojo en nordokcidento kaj la valo de Glano en sudoriento. La komunumo konsistas el la vilaĝo Corserey kaj la setlejoj Grand Clos norde de ĝi kaj Le Vuettes sude de la vilaĝo.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,44 km², de kiuj 19,7% estas kovritaj de arbaro, 74,0% servas por agrikulturo kaj 6,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Corserey limas en nordo al Montagny, en oriento al Prez-vers-Noréaz, en sudo al La Brillaz, kaj en okcidento al Torny.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj ĉe konekta vojo de Prez-vers-Noréaz al Torny kaj la vojo n-ro 1310 kondukas de Corserey al Chénens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 10 kilometrojn okcidente kaj al la svisa aŭtovojo A12 10 kilometrojn oriente de la komunumo. Per buslinio de la kompanio Transporto Publika Friburga la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Corserey datiĝas el la jaro 1150 kiel Corserei. De 1478 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la vilaĝo Corserey apartenis al la friburga voktejo Montagny, kiu estiĝis el la antaŭa senjorujo. De 1798 ĝis 1848 Corserey apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝi estis surbaze de la nova kantona konstitucio de Friburgo integritaj al la Distrikto Sarino.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Corserey – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo Sankta Petro
-
Interna aspekto de la preĝejo Sankta Petro
-
Ŝtona domo en la vilaĝocentro
-
Lernejo
|