Clugnat
Clugnat | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Guéret |
Kantono | Châtelus-Malvaleix |
INSEE kodo | 23064 [ ] |
Poŝtkodo | 23270 |
Kodo laŭ INSEE | 23064 |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Guy Tallot 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 647 (2 006) |
Loĝdenso | 16 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°18′33″N 2°07′09″O / 46.30917°N, 2.11917°O (mapo) Koordinatoj: 46°18′33″N 2°07′09″O / 46.30917°N, 2.11917°O (mapo) |
Alto | 287 m - 537 m |
Areo | 42,42 km² |
Horzono | UTC 1 ( 2 somere) |
46° 18′ 33″ Nordo 2° 07′ 09″ Oriento / 46.3091666667 °N, 2.11916666667 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Clugnat [ ] | |
Clugnat estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 647 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Clugnat etendiĝas sur 42,42 km², kaj havis 647 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 16 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Clugnat situas je alteco de 537 metroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Clugnat apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Guy Tallot, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Lokaj famuloj
[redakti | redakti fonton]La franca politikisto Maurice Thorez, tiam junaĝe, rifuĝis al Clugnat kune kun sia avo dum la Unua mondmilito.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Clugnat apartenas al la kantono de Châtelus-Malvaleix, kies ĉefurbo estas Châtelus-Malvaleix. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.