Cival
Aspekto
Cival estas la nomo de antikva majaa urbo en Gvatemalo (Mezameriko). Ĝi estis unu el la plej grandaj majaurboj; oni taksas la nombron de iamaj loĝantoj je ĉirkaŭ 10.000.
La urbo estis retrovita kaj surmapigita nur en 1984 de Ian Graham; la elfosaĵoj sub gvido de D-ro Francisco Estrada-Belli ekis en 2001.
La plej alta konstruaĵo estas 27 metrojn alta ŝtuparpiramido. Ĝi estas ĉirkaŭita de temploj kaj placoj.
Oni daŭre elfosas en Cival.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Cival ĉe Mesoweb.com
- Antiquity.ac.uk Arkivigite je 2004-06-04 per la retarkivo Wayback Machine
- FAMSI.org Arkivigite je 2004-05-17 per la retarkivo Wayback Machine