Citadelo de Koburgo
Koburga Citadelo (germane: Veste Coburg) estas ĉefa emblemo de Koburgo, Germanujo. Ĝi gastas nun gravajn artkolektojn (armiloj, vitroj, sledoj, ĉaroj, kuprogravuraĵoj). Spekteblas artaĵoj i.a. de Albrecht Dürer, Lucas Cranach la Maljuna, Matthias Grünewald, Tilman Riemenschneider, Martin Schongauer.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio burga estis en 1056; ekposedis en 1353 dinastio Wettin. Ĝis la estiĝo de la envala Kastelo Ehrenburg ĝi estas ankaŭ rezidejo kaj ĉiuokaze ĝuis pli kaj pli da fortikado.
En 1530 gastis en ĝi Marteno Lutero kiu surloke daŭrigis la tradukadon de la Biblio atendante la rezultojn de la dieto je Augsburg (kiu formuliĝis finfine la Aŭgsburga konfeso). Lia duka moŝto Ernesto la 1-a restartigis la konstruadojn surcitadelajn. Novgotiko komencis superregi danke al Carl Alexander Heideloff kaj arĥitekto Bodo Ebhardt kontinuigis ties modernigon.