Serpentagloj
Aspekto
(Alidirektita el Circaetinae)
Cirkaetenoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Serpentaglo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Cirkaetenoj aŭ Serpentagloj estas subfamilio de rabobirdoj kiu enhavas grupon de mezaj al grandaj larĝflugilaj specioj. Tiuj estas ĉefe birdoj kiuj specializiĝas en manĝo de serpentoj kaj aliaj reptilioj, kio estas la tialo kial plejparto de ili estas nomata kiel "serpentagloj". La ununura escepto estas la Senvosta serpentaglo, pli ĝeneralista ĉasisto. La tuta subfamilio estas limigita al pli varmaj partoj de la Malnova Mondo.
Ili havas hokoformajn bekojn por disŝiri viandon el sia predo, fortajn krurojn kaj povegajn ungojn. Ili havas ankaŭ ekstreme povan vidkapablon kiu permesas ilin lokigi eventualajn predojn eldistance.
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Genro Circaetus
- Serpentaglo, C. gallicus
- Nigrabrusta serpentaglo, C. pectoralis
- Bruna serpentaglo, C. cinereus
- Strizona serpentaglo , C. fasciolatus
- Grizbruna serpentaglo, C. cinerascens
- Genro Spilornis
- Kresta serpentaglo, S. cheela
- Bavea serpentaglo, S. (cheela) baweanus
- Nikobara serpentaglo, S. minimus
- Monta serpentaglo, S. kinabaluensis
- Sulavesa serpentaglo, S. rufipectus
- Filipina serpentaglo, S. holospilus
- Andamana serpentaglo, S. elgini
- Kresta serpentaglo, S. cheela
- Genro Eutriorchis
- Madagaskara serpentaglo, E. astur
- Genro Terathopius
- Senvosta serpentaglo , T. ecaudatus
- Kelkaj fakuloj konsideras ankaŭ la specion de la Filipina aglo, Pithecophaga jefferyi, kiel membro de tiu subfamilio.
|