Christy Turlington
Christy Turlington | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Christy Nicole Turlington |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1969 (55-jaraĝa) en Walnut Creek, Kalifornio |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Novjorko Monte Vista High School (en) Columbia University Mailman School of Public Health (en) Southwood Middle School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Edward Burns (en) (2003–) |
Amkunulo | Jason Patric (1995–1999) |
Infano | Finn Burns (en) ( Edward Burns (en) ) |
Okupo | |
Okupo | modelo |
Christy Nicole TURLINGTON (Oakland, Kalifornio; 2-a de Januaro 1969) estas usona manekeno de salvadora deveno plej konata pro la kampanjoj de parfumoj de Chanel kaj Calvin Klein el 1987. Ŝi laboris ankaŭ en kampanjoj pri ŝminkaĵoj de Maybelline kaj Giorgio Armani, aperis en kelkaj filoj pri la industrio de modo kaj estis kunfondintino de la iama "Fashion Café".
En 1988, Christy kun Linda Evangelista, Cindy Crawford, Naomi Campbell, Elle Macpherson, Claudia Schiffer, Stephanie Seymour kaj Tatjana Patitz, iĝis konata kiel unu el la unuaj supermanekenoj. La fotisto Steven Meisel ofte fotis Christy, Naomi kaj Linda, pro kio ili estis konataj kiel «Triunuo».
Ŝi aperis en diversaj filmoj, precipe en Prêt-à-Porter de la fama usona reĝisoro Robert Altman kaj en muzikfilmetoj kiel ĉe «Notorious» de Duran Duran en 1986. Pli ĵuse, ŝi iĝis sukcesa negocistino per tri entreprenoj: ajurveda haŭtŝminkaĵoj (Sundari) kaj du markoj de vestaĵoj produktitaj de Puma: nome Nuala, por sportistinoj; kaj Mahanuala, por praktikantinoj de jogo.