Saltu al enhavo

Chif Toshio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chif Toshio
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1881 (1881-01-22)
Morto 1-an de januaro 1944 (1944-01-01) (62-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo oficisto (1906–)
tradukisto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

CHIF Toshio [千布利雄 Ĉihu Toŝio] (naskiĝis la 22-an de januaro 1881 en Saga (gubernio), mortis en 1944), ankaŭ konata kiel Ĉif Tosio, Chifu Toshio kaj Toshio Chifu, estis japana esperantisto.

Chif lernis Esperanton en la Esperanto-Lernejo de Osugi Sakae en 1906 kaj estis efektiva redaktoro de Japana Esperantisto de 1908 (?) ĝis 1911. Kun Ossaka Kenji li estis unu el la du kolonoj de la Esperanto-movado en Japanio.

Li komprenis Esperantismon fidele laŭ la Bulonja Deklaracio kaj multe diskutis kontraŭ Ossaka Kenji pri organizaj problemoj. Li verkis multajn utilajn gramatikajn librojn kaj vortarojn.

Interalie li kompilis:

  • 1910: organizanto de Japanaj Rakontoj (unua verko de japana esperantisto eldonita en Eŭropo).
  • 1922: Esperanta-Legolibro kaj krestomatio. Eld. Verda Utopio, Osaka.

kaj verkis:

  • 1914: Plena Esperanto-Japana Vortaro (kun Katumi Kuroita kaj aliaj), 2a eld. 1924.
  • 1914: Plena kurso de la lingvo Esperanto (sistema lernolibro edukinta multajn kapablajn posteulojn), renovigita eldono 1921.
  • 1922-1923:Granda Gramatiko de Chifa (tre detala priskribo; 1-a volumo Prepozicio, 1922; 2-a vol Adverbo, 1923.)
  • 1927: Plena Japana-Esperanta Vortaro (multpaĝa). (Kuw.)

Pri Japanaj Rakontoj

Citaĵo
 Sep interesplenaj rakontoj, tradukitaj de diversaj personoj. Plej bona laŭdo de la plenumita tasko estas ke ĉiuj rakontoj ŝanas esperantigitaj de la sama aŭtoro. 
— Belga esperantisto n121-122 (mar-apr 1925)

Pri Esperanta-Legolibro kaj krestomatio

Citaĵo
 Oni trovos aludon al ĉi tiu bona verko sur la redaktora paĝo de nia Maja numero. La libro konsistas el pli ol 100 bonege elektitaj rakontoj, artikoloj kaj poemoj, el nia literaturo, kaj (kiel klarigas la kompilinto en la Antaŭparolo) ili estas en la plej bona stilo. Inter la aŭtoroj prezentitaj estas, krom la Majstro mem, Kabe, Frenkell, Grabowski, Nylén, Hodler, kaj Cart; inter la eldonaĵoj cititaj estas Fundamenta Krestomatio, Hamleto, Marta, Unua Legolibro (Kabe), Nova Antologio, kaj Sub la Meznokta Suno.

Oni vidas, ke la libro prezentas tipojn de Esperantaĵoj el multaj landoj kaj multnacia verkistaro; kaj ni gratulas niajn japanajn amikojn, kiuj havas tiel bonan kolekton por helpi ilian studadon.

La libro komenciĝas per kelkaj notoj en la japana lingvo (inter ili klarigo pri la akcentado de poezio en Esperanto), kaj ĉiu paĝo havas mallongajn notojn por helpi la japanan leganton; sed ĝenerale la verko estas en Esperanto, kaj do plene taŭgas por legado en iu ajn lando. Sed por japanoj ĝi ankaŭ havas alian bonaĵon, t.e. ĝi donas al ili ne nur ekzercon en la internacia lingvo, sed samtempe, pro la temoj de multaj el la artikoloj, k.t.p., multe da informo pri Eŭropaj moroj kaj kondiĉoj. Resume, ni povas tre kore gratuli la kompilinton kaj eldonintojn pro la apero de la verko, kaj deziras al ĝi grandan sukceson, ne nur en Japanujo sed ankaŭ tutmonde. 
— La Brita Esperantisto - Numero 207, Junio (1922)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • 1934: Enciklopedio de Esperanto, p. 409 (post la kapvorto "Nipono").
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.