Cervia
Cervia | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Emilio-Romanjo | ||||
Provinco | RA Raveno | ||||
Geografia situo | 44° 15′ N, 12° 22′ O (mapo)44.2512.366666666667Koordinatoj: 44° 15′ N, 12° 22′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 3 m | ||||
Areo | 82 km² | ||||
Loĝantaro | 28 983 (2023) | ||||
Loĝdenso | 352 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Cannuzzo, Castiglione, Milano Marittima, Montaletto, Pinarella, Pisignano, Savio, Tagliata, Tantlon, Terme kaj Villa Inferno | ||||
Najbaraj komunumoj | Cesena (FC), Cesenatico (FC) kaj Raveno | ||||
Patrono | Sankta Paterniano | ||||
Festa tago | 13-a de novembro | ||||
Nomo de loĝantoj | cervesi | ||||
Poŝtkodo | 48015 | ||||
Imposta kodo | C553 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 039007 | ||||
Telefona prefikso | 0544 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Cervia - en pluraj dokumentoj, aparte pri la Internaciaj Junularaj Festivaloj de Itala Esperantista Junularo, esperantlingve nomata Ĉervjo - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la provinco Raveno kaj la regiono Emilio-Romanjo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 28 983 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Cesena (FC), Cesenatico (FC) kaj Raveno.
La historio de Cervia estas ligita al produktado de salo. La salproduktejoj ŝajne jam funkciis dum la etruska epoko kaj certe jam estis firme establiĝintaj dum la romia epoko. Verŝajne ekzistis loĝejoj, aŭ eble kolonioj, por la laboristoj de la salproduktejoj, ankaŭ tiuj porsezonaj.
Ĝis la tuta romia epoko la urbo konservis sian grekan nomon, Ficocle. Ficocle estis detruita de la guberniestro Teodoro en 709 kaj poste, kun la nomo Cervia, estis konstruita kiel fortikigita urbo, ĝuste en la mezo de la salproduktejoj. En 1697 la papo Inocento la 12-a ordonis konstrui la nuntempan urbon en loko pli sana.
Cervia kaj Esperanto
[redakti | redakti fonton]Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperantista Junularo dufoje okazis ĉi tie: unuafoje en 1991 (15-a IJF) kaj duafoje en 2012 (36-a IJF). Aldone ankaŭ la 45-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso en 1993 okazis en la urbo.