Cekropso
Cekropso | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Edzo/Edzino | Aglaŭro |
Infanoj | Herse • Aglaŭro • Pandrosus • Atika Eriziktono • Cekropides |
Cekropso (helene Κέκρωψ , latine Cecrops) estas en la helena mitologio filo de la tero, fondinto de Ateno kaj la unua atena reĝo.
Li estis estaĵo, kiu naskiĝis duone homo, duone serpento. La supra parto de lia korpo estis homa, sed liaj kruroj estis kunkreskitaj en serpentan voston. Li havis tri filinojn - Aglaŭron, Herson kaj Pandroson, kiuj estas tragike ligitaj kun mito pri Eriĥtonio, kies vartistino estis diino Atena. Lia origino estis malklara kaj lia patro Hefesto ne prezentis sin tiel. Eriĥtonio havis anstataŭ krurojn serpentecan voston, do estis disvastigita opinio, ke lia patro estas Cekropso.
Atena la infanon metis en sanktan korbon kaj rigore ordonis al tri filinoj de Cekropso la korbon ne malfermi. La plej aĝa Aglaŭro ne kapablis bridi sian scivolon kaj la korbon malfermis. Kiam la knabinoj vidis infanon kun serpenta vosto kaj plie apud ĝi kuŝantan grandan serpenton, teruriĝis ĝismorte kaj pro panika timego ĵetis sin el Akropolo en abismon. Eriĥtonio fariĝis pli poste atena reĝo.
Kiam pli poste diino Atena kaj dio Pozidono konfrontis sin pri regado super Atiko, estis Cekropso komisiita de dioj decidi, kiu al Ateno pli utilis kaj do al kiu la potenco alfalu. Li atribuis venkon al Atena, kiu al la urbo donis oleon, kontraŭe Pozidono nur ŝprucigis el la tero fonton de sala akvo. La puto onidire estas videbla ĝis nun, ĉe suda vento onidire el ĝi oni povas aŭdi bruon de surfo. Post perdita proceso estis Pozidono tiel malbonhumora, ke inundigis ebenaĵon antaŭ Ateno. Por pacigi Pozidonan koleron estis onidire atenaj virinoj senigitaj je elektadrajto kaj al viroj estis malpermesita porti nomon de sia patrino.
Cekropso estigis sur Areopago (monteto de milita dio Areso) la unuan juĝorganon, nomatan ankaŭ areopago. La loko estis elektita ĉar ĉi tie Areso mortigis persvadinton de sia filino kaj poste estis amnestiita.
Onidire Cekropso kontribuis al kulturigo de Atenanoj per ordono fini oferadon de homaj viktimoj al dioj.
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kekrops en la ĉeĥa Vikipedio.