Casimiro Morcillo
Casimiro Morcillo Gonzàlez ( naskiĝis en Soto del Real, la 26-a de januaro 1904 – mortis en Madrid, la 30-a de majo 1971) estis hispana ĉefepiskopo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis ordinita pastro la 18-an de decembro 1926 .
La 25an de januaro 1943 li estis elektita helpepiskopo de la arkidiocezo de Madrido, ricevante episkopan preskribon la 9-an de majo de episkopo Leopoldo Eijo y Garay (kunkonsekrantoj: episkopo Félix Bilbao y Ugarriza, kardinalo Benjamín de Arriba y Castro ).
La 13an de majo 1950 li estis elektita episkopo de Bilbao .
Li partoprenis en la Dua Vatikana Koncilio, helpante al la konservativa alo de la Coetus Internationalis Patrum .
La 27an de marto 1964 li estis elektita ĉefepiskopo de Madrido .
Dum lia episkopa ministerio en Madrido, la Neokatekumena Vojo estis naskita fare de Francisco Argüello .
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Li lernis Esperanton dum li studis en seminario kaj kontribuis al esperantaj revuoj[1]. Post la episkopeco, li forlasis la aktivecon en la movado. En 1956, kiel ĉefepiskopo de Zaragozo li apogis la 26-an IKUE-Kongreson. Dum tiu kongreso li prezidis la malfermon en Esperanto.
Episkopa genealogio kaj apostola sinsekvo
[redakti | redakti fonton]La episkopa genealogio estas:
- Kardinalo Scipione Rebiba
- Kardinalo Giulio Antonio Santori
- Kardinalo Girolamo Bernerio, OP
- Ĉefepiskopo Galeazzo Sanvitale
- Kardinalo Ludovico Ludovisi
- Kardinalo Luigi Caetani
- Kardinalo Ulderico Carpegna
- Kardinalo Paluzzo Paluzzi Altieri degli Albertoni
- Papo Benedikto XIII
- Papo Benedikto la 14-a
- Kardinalo Enrico Enriquez
- Kardinalo Francisco de Solís Folch de Cardona
- Episkopo Agustín Ayestarán Landa
- Ĉefepiskopo Romualdo Antonio Mon y Velarde
- Kardinalo Francisco Javier de Cienfuegos y Jovellanos
- Kardinalo Cirilo de Alameda y Brea, OFMObs.
- Kardinalo Juan de la Cruz Ignacio Moreno y Maisanove
- Kardinalo José María Martín de Herrera y de la Iglesia
- Episkopo Leopoldo Eijo y Garay
- Ĉefepiskopo Casimiro Morcillo González
La apostola sinsekvo estas:
- Episkopo Angel Morta Figuls (1965)
- Ĉefepiskopo Rafael María Nze Abuy, CMF (1965)
- Episkopo Ricardo Blanco Granda (1969)
- Episkopo Ramón Echarren Istúriz (1969)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Boletín n186 (jul 1971)