Carolus Figulus
Aspekto
Carolus Figulus | |
---|---|
Persona informo | |
Carolus Figulus, kiu vivis en la mezo de la 16-a jarcento, verŝajne de franca origino, estis instruisto de la lingvoj helena kaj latina.
Estante disĉiplo de Filipo Melanktono li loĝis en Koblenz. En Kolonjo li komisiis pri la eldonado de libroj la entreprenojn de Eucharius Cervicornus (Hirtzhorn) kaj Iohannes Schoenstenius: ĉi-lasta zorgis pri publikigo de traduko de Heziodo kiun estis farinta Figulus.
Figulus ĉ. la jaro 1540 laboris por kardinalo Jean du Bellay ĉar li titolis la kardinalon dominum clementissimum, do tre milda patrono. En la jaroj 1540 kaj 1541 li eldonis latinlingvajn dialogojn pri botaniko, fiŝoj, musteloj kaj birdoj; celogrupo estis komencantoj en la latina.
Skribaĵoj
[redakti | redakti fonton]- 1540 (tradukistece): Hesiodi Ascraei Opera et dies, interprete Carolo Figulo. Coloniae: in officina Nicolai Bastoniensis, impensis M. Iohannis Schoenstenii http://books.google.com/books?id=ORqYP3byyv8C
- 1540: Dialogus qui inscribitur botanomethodus. Coloniae: apud Iohannem Schoenstenium http://books.google.com/books?id=0UdSAAAAcAAJ
- 1540 : Mustella. Coloniae: ex officina Eucharii Cervicorni http://books.google.com/books?id=9G08AAAAcAAJ
- 1540 : Ἰχθυολογία seu Dialogus de piscibus. Coloniae: ex officina Eucharii http://books.google.com/books?id=8208AAAAcAAJ
- 1541 : Πετεινολογία sive Dialogus de avibus Donati. Coloniae: ex officina Eucharii Textus
Notoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Brigitte Gauvin, "Carolus Figulus: Ichtyologia" ĉe: Brigitte Gauvin, Marie-Agnès Lucas-Avenel (eld.): Inter litteras et scientias, recueil d'études en hommage à Catherine Jacquemard (Cadomi: Presses universitaires de Caen 2019) pp. 33-63
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "Figulus, Carolus" ĉe: Noscemus