Carl Funke
Carl Funke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1855 en Essen |
Morto | 15-an de aprilo 1912 (56-jaraĝa) en Bad Ems |
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno |
Familio | |
Infano | Fritz Funke (en) |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto |
Carl Funke (naskiĝinta la 22-an de aŭgusto 1855 en Essen; mortinta la 15-an de aprilo 1912 en Ems) estis germana entreprenisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Carl Funke vizitis en Essen la Humboldt-Lernejon. Poste li studis lingvosciencojn ĉe la Universitato de Ĝenevo. Sekvis komercista edukado en Kolonjo kaj Gelsenkirchen. En la aĝo de 22 jaroj li transprenis la estradon de Minejo Pörtingsiepen en Essen-Fischlaken sude de la nuna Lago Baldeney. En la aĝo de 29 Jahren li transprenis la kompaniecojn de sia patro kaj pligrandigis sian posedaĵon dum la sekvaj jaroj kontinue. En 1906 li kunigis siajn karbominejojn al Essener Steinkohlenbergwerke AG. En 1910 li estis elektia en la provinclandan parlamento de la Reĝlando Prusujo.
Funke estis unue entombigata sur la Tombejo ĉe Kettwiger Tor. Post ties fermo en 1955 la komuna tombo de la familioj Funke kaj Schürenberg estis translokata sur la Orientan Tombejon de Essen.
Honorado
[redakti | redakti fonton]En Essen ekzistas Carl-Funke-Strato kun Kolonio Carl Funke kaj la iama Karbominejo Carl Funke en la urboparto Heisingen. Krom tio en Heisingen staras honore al li Carl-Funke-Monumento.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Barbara Gerstein: Funke, Carl. In: Neue Deutsche Biographie (NDB). Band 5, Duncker & Humblot, Berlin 1961, ISBN 3-428-00186-9, p. 733 s.
- Erwin Dickhoff: Essener Köpfe: wer war was?, Bacht, Essen 1985 ISBN 3-87034-037-1