Capillas
Capillas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34305 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 71 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 1′ N, 4° 53′ U (mapo)42.013333333333-4.8908333333333Koordinatoj: 42° 1′ N, 4° 53′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 753 m [ ] | ||
Areo | 18,27 km² (1 827 ha) [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Capillas [ ] | |||
Capillas [kaPIljas] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Capillas estas komprenebla etimologie kiel Kapeloj, eble alude al la fakto ke iam la loĝloko havis kvin preĝejojn el kiuj restis nur unu.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 72 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 440 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 36 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵoj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Estis rilato al la tekstila industrio.
La loko aperis dokumentita por la unua fojo kiel «Fonte de Capela» en 916, kiel unu el unuaj reloĝejoj de la regiono. Ĝi estis feŭdo de la episkopoj de Leono, kiuj grupigis la lokanojn kaj muregigis la loĝlokon; la murego havis du pordegojn, el kiuj konserviĝis nur unu, aligita al la konstruaĵo de la urbodomo.
En la 18-a jarcento estis unu de la plej gravaj hospitaloj de la regiono, kun 22 litoj kaj kirurgejo. De tiu edifico restis apenaŭ kelkaj kolonoj de la korto de la kapelo.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Aŭgusteno, sektoroj de la Kanalo de Kastilio kun farunfabriko, fontoj, kolombejoj ktp.