Saltu al enhavo

Camp Fire USA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Camp Fire USA
neprofitcela organizaĵo
scouting association (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1912 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Kansasurbo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Camp Fire USA (Kampfajro) estas usona organizaĵo por geknaboj, tre simila al la sekse apartigitaj organizaĵoj de skoltoj kaj skoltinoj. Ĝi fondiĝis en 1910 kiel Camp Fire Girls (nur por knabinoj), kiam la usona skolta organizo estis ankoraŭ tre juna kaj la skoltina ne komenciĝis. La fondintoj estis d-ro Luther H. Gulick kaj lia edzino, Charlotte Vetter Gulick. Ekde 1975 ĝi akceptas ankaŭ knabojn kiel membrojn. Ĝi nun servas ĉiujare al proksimume 750 000 geknaboj.

La moto de Kampfajro estas "Doni servon." La atentovorto (kaj nomo de la plej alta medaliono) estas "WoHeLo" (kunmetita el la komencaj literparoj de la anglalingvaj vortoj por "Laboro/Sano/Amo"). La tradicia simbolo estas du krucigitaj ŝtipoj sub tripinta flamo; la tradiciaj koloroj estas ruĝo, blanko kaj bluo.

La Leĝo de Kampfajro estas:

  • Adori Dion.
  • Serĉi belon.
  • Doni servon.
  • Ĉasi scion.
  • Fidindi ĉiam, en ĉiu via faro.
  • Teni firme la sanon.
  • Glori vian laboron.
  • Esti feliĉa.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Oficiala TTTejo (anglalingva)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.