COVID-19-protestoj en Ĉinio en 2022
Serio de protestoj kontraŭ COVID-19-enŝlosado komenciĝis en Ĉinio la 15an de novembro 2022.[1]
Enkonduko
[redakti | redakti fonton]La protestoj komenciĝis en respondo al iniciatoj prenitaj de la ĉina registaro por malhelpi la disvastiĝon de COVID-19 en la lando, inkluzive de efektivigo de nul-COVID-politiko. Malkontento pri la politiko kreskis ekde la komenco de la pandemio, kiu enŝlosis multajn homojn en siaj hejmoj sen laboro kaj malebligis al kelkaj aĉeti ĉiutagajn necesaĵojn.[2][3]
Dum malgrand-skalaj protestoj komenciĝis komence de novembro, ĝenerala manifestacio erupciis post incendio en Urumĉio, kiu mortigis dek homojn, post tri monatoj da enŝlosado en Ŝinĝango. Manifestacianoj postulis la finiĝon de la nul-COVID-politiko, kaj kelkaj etendis sian proteston direkte al la gvidado de Xi Jinping kaj la Ĉina Komunista Partio.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kwon, Jake, "Workers at the world's largest iPhone factory in China clash with police, videos show", 2022-11-23. (angle)
- ↑ "Xinjiang residents complain of hunger after 40-day COVID lockdown", 2022-11-15. (angle)
- ↑ Jiang, Steven, "Hunger and anger in Shanghai's unending lockdown nightmare", 2022-04-19. (angle)
- ↑ Kang, Dake, "10 killed in apartment fire in northwest China's Xinjiang", November 26, 2022. (angle)