Buluan
Buluan | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9616 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 57 406 (2020) [ ] | ||
Loĝdenso | 82 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 6° 43′ N, 124° 47′ O (mapo)6.7154055555556124.78544722222Koordinatoj: 6° 43′ N, 124° 47′ O (mapo) [ ] | ||
Alto | 17 m [ ] | ||
Areo | 699,5 km² (69 950 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 08:00 [ ] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Buluan [ ] | |||
Buluan - tagaloge Bayan ng Buluan - estas urbo (municipo) en Filipinoj, en la insulo Mindanao, en Aŭtonoma Regiono Islama Mindanao, kie estas ĉefurbo de la provinco Magindanao. La urbo havas 7 distriktojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Buluan kuŝas en norda parto de la insulo sur ebenaĵo laŭ samnoma rivero Buluan enfluanta tre proksime al la samnoma lago Buluan (serĉu la ruĝan punkton!). Regiona ĉefurbo Koronadalo troviĝas 24, alia provinca ĉefurbo Kidapavan 43, Midsayap 62, General Santos 77, regiona ĉefurbo Kotabato (urbo) 85, Dabao 92, Cebuurbo 412, ĉefurbo Manilo 970, Kezonurbo 976, Baguio 1173 kilometrojn (aere) [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Buluan estis fondita en 1947 kaj fariĝis parto de la provinco Magindanao en 1973. Kelkaj ekstraj partoj forlasis Buluan-on en diversaj tempoj, laste en 2006. La ĉefurba provinca statuso estis ricevita de Shariff Aguak en 2014.
Religio
[redakti | redakti fonton]Laŭ neoficiala statistiko la loĝantoj estas plejparte islamanoj, krome vivas ankaŭ katolikoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Buluan voje estas alirebla laŭ traira vojo el Kidapavan.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de Buluan estas klasifikita kiel tropika klimato. Averaĝe jare pluvas po 1437 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro pli ofte. La jara averaĝa temperaturo varias inter 24-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans