Boulogne-sur-Mer
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Boulogne Sur Mer (Argentino) kaj Boulogne Sur Mer (stacidomo). |
Boulogne-sur-Mer Bulonjo ĉe maro | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
Panoramo de la urbocentro
| |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Pas-de-Calais (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Boulogne-sur-Mer (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 62160 [ ] | ||||
Poŝtkodo | 62200 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro (ekde 2014-2020) | S-ro Frédéric Cuvillier | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 40 910 (2021) [ ] | ||||
Loĝdenso | 4 859 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 44′ N, 1° 37′ O (mapo)50.7255555555561.6138888888889Koordinatoj: 50° 44′ N, 1° 37′ O (mapo) [ ] | ||||
Alto | 110 m [ ] | ||||
Areo | 8,42 km² ( 842 ha) [ ] | ||||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Boulogne-sur-Mer [ ] | |||||
| |||||
Boulogne-sur-Mer [bulonjsyrmer] (esperantigite Bulonjo ĉe maro[1]) estas urbo en la Nordo de Francio, en la departemento Pas-de-Calais (= Kaleza Markolo, 62), kaj la regiono Hauts-de-France, ĉe la Maniko, je la elfluejo de rivero Liane.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La malnova centro, tutĉirkaŭita per siaj malnovaj remparoj, kiujn oni povas piede surrondiri, meze de ĉi kvartalo la katedralo (vidu foto supre). Ekstreme de la remparocirklo: la malnova fortreso, kie nun troviĝas muzeo, entenante interalie plenan kolekton da egiptaj antikvaĵoj.
Apud Boulogne staras kolono por memori la Tendaro de Boulogne, establita de Napoléon Bonaparte cele invadi Brition, kion li fine ne faris. Sed la memoraĵo de tiu aranĝo restas, kaj estas nun preteksto por granda ĉiujara napoleona renkontiĝo da historio-fervoruloj el pluraj landoj (inkluzive de Britio!) kiuj venas vestitaj per la samaj militistaj uniformoj de la epoko, kaj bivakantaj en sama maniero kiel la tiamaj soldatoj, fari ŝajnigon de tiama batalo; tio estas la plej fama turisma evento de la urbo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Auguste Mariette, egiptologo
- Charles-Augustin Sainte-Beuve, beletra recenzisto
- Pierre Claude François Daunou, politikisto de la Franca Revolucio kaj de la Imperio
- Maurice Boitel, franca pentristo
- Gotfredo de Bouillon krucmilitisto
- Frédéric Cuvillier estis urbestro de 2001 ĝis 2012 kaj denove ekde 2014.
- José de San Martín (1778-1850), Argentina generalo, heroo de la sendependeco de Sudameriko, vivis en ekzilo kaj mortis en Boulogne-sur-Mer.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]- Fiŝkapta haveno (plej granda fiŝkapta haveno en Francio)
- Ŝipkonstruado
- Ŝtalindustrio en Outreau
Esperanto
[redakti | redakti fonton]1905
[redakti | redakti fonton]Boulogne estis la urbo de la 1-a Universala Kongreso inter 7 kaj 12-a de aŭgusto, kiun ĉeestis 688 Esperantistoj el 20 landoj. Tie estis konsentite la Deklaracio pri Esperanto.
1931
[redakti | redakti fonton]Inaŭguro de la placo Zamenhof antaŭ la stacidomo (Boulogne-Tintelleries).
1987
[redakti | redakti fonton]Bulonjo gastigis la 60an kongreson de SAT. Inaŭguro ĉe la placo Zamenhof de la monumento Zamenhof, kun la busto de L.L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto.
2005
[redakti | redakti fonton]Memorfeste al la centjariĝo de la historia evento de 1905, la Nordfrancia Esperanto-Federacio (kune kun aliaj organizaĵoj kiel Espéranto-France kaj la SAT-Amikaro) organizis en 2005, de vendredo la 25-a ĝis merkredo la 30-a de marto, okaze de sia ĉiujara federacia kongreso, internacian amikecan renkontiĝon, Boulogne 2005[2], kiu konsistis el pluraj membrokunvenoj de Esperanto-asocioj, prelegoj (interalie de Claude Piron kaj Ulrich Lins) kaj debatoj, Pasko-meson parte en Esperanto, ktp. La malfermsoleno okazis en la sama teatro kie okazis tiu de 1905 kaj la parolado de L. L. Zamenhof estis denove eldirita. La postaj paroladoj de la ĉeestantaj politikistoj estis ĉiuj pli-malpli simpatiaj je Esperanto (unu estis nete favora je ĝi kaj ties enkonduko sine de la eŭropuniaj laborseancoj). Antaŭ la kongreso okazis simpozio en la loka universitato, organizita de UEA, pri la historio de la Universalaj Kongresoj.
Famaj esperantistoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Boulogne (graflando)
- 1-a Universala Kongreso
- Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Francio
- Komunumoj de Pas-de-Calais
- Bologna
- Listo de urboj de Francio
- Boulogne-Maritime (stacidomo)
- Boulogne-Tintelleries (stacidomo)
- Boulogne-Ville (stacidomo)