Buchegg SO
Buchegg | |
---|---|
Blazono de Buchegg | |
Kastelo Buchegg | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Bucheggberg |
Geografia situo | CH1903: 602865 / 220571 (mapo)47.1361111111117.4763888888889Koordinatoj: 47° 8′ N, 7° 29′ O; CH1903: 602865 / 220571 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2507 |
Areo | 22,64 km² |
Alteco | 557 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4576 Tscheppach 4577 Hessigkofen 4578 Bibern 4579 Gossliwil 4581 Küttigkofen 4582 Brügglen 4583 Aetigkofen kaj Mühledorf 4586 Kyburg-Buchegg 4587 Aetingen |
Komunumkodo | 2465 |
Situa mapo de Buchegg | |
Buchegg estas komunumo en la distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 2 507 loĝantojn laŭ la sumo de la loĝantaroj de la malnovaj komunumoj je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Buchegg situas en la Svisa Mezlando sur la montoĉeno Bucheggberg inter la riveroj Aro en sudo kaj Limpach en nordo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern (SO), Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf (SO) kaj Tscheppach[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 22,64 km², de kiuj 33,4% estas kovritaj de arbaro, 57,3% servas por agrikulturo kaj 8,7% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Buchegg limas en nordo al Leuzigen (BE), en nordnordoriento al Lüterkofen-Ichertswil, en oriento al Bätterkinden (BE), en sudoriento al Limpach (BE), en sudo al Unterramsern, en sudsudokcidento al Messen, en sudokcidento al Lüterswil-Gächliwil, en okcidento al Rüti ĉe Büren (BE), kaj en nordokcidento al Arch (BE).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Buchegg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas de oriento al okcidento vojo de Lüterkofen al Gächliwil, kaj de nordo al sudo la vojo n-ro 1308 de Bibern al Mühledorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la komunumo apud Arch. Pere de la poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Lohn-Lüterkofen al Schnottwil kaj per la taksibuso Bucheggberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Buchegg estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2014 per kunigo de la iama komunumoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern, Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf kaj Tscheppach.
La unua dokumenta mencio de la Kastelo Buchegg, laŭ kiu nomiĝas la nova komunumo, datiĝas el la jaro 1267 kiel sub castro Buhecke.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj signifoj kaj lokoj kun la nomo Buchegg
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2014-02-19 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011 (sumo de la tiamaj komunumoj)
- ↑ Fonto: Othmar Noser: Buchegg en Historia Leksikono de Svislando (2004-01-09)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Buchegg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)