Bruzovice
Bruzovice | |||
pole Bruzowice, germane Brusowitz | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Stanislao
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Bruzovice | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek | ||
Administra municipo | Frýdek-Místek | ||
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | ||
Parto de | Teŝinio | ||
Montaro | Subbeskida montetaro | ||
Situo | Bruzovice | ||
- alteco | 309 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 43′ 01″ N 18° 24′ 35″ O / 49.71694 °N, 18.40972 °O (mapo) | ||
Katastro | 15,94 km² (1 863 ha) Bruzovice | ||
Loĝantaro | 979 (2024) | ||
Denseco | 61,42 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1305 | ||
Horzono | MET (UTC 1) | ||
- somera tempo | MET (UTC 2) | ||
Poŝtkodo | 739 36 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0802 | ||
NUTS 5 | CZ0802 598046 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Bruzovice | |||
Retpaĝo: www.bruzovice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Bruzovice (pole Bruzowice, germane Brusowitz) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie 979 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Frýdek-Místek, Sedliště, Žermanice, Dobrá, Kaňovice, Lučina kaj Horní Bludovice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua konservita skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1305. Fondinto kaj la unua feŭda proprumanto de la domaro estis nobelo Ondřej Brus, kortegano de la unua teŝina duko Mjeŝko. Tiu ĉi feŭdulo donis ankaŭ al la municipo nomon. Bruzovice prezentis ampleksan koloniigan vilaĝon. Laŭ urbolibro el la jaro 1636 la municipo havis krom domoj de bienuloj kaj ĝardenistoj ankaŭ senjoran korton, paroĥan preĝejon de sankta Stanislao kaj ankaŭ kvin fiŝlagojn.
En Bruzovice (n-ro 20) en la jaro 1862 naskiĝis Josef Mojžíšek, pli poste konata kolektanto de popolaj kantoj kaj dancoj.
En la katastro de la municipo oni minis en la 19-a jarcento ferercon (por gisejo de Karolo en Lískovec). Tiutempe estis en la municipo ankaŭ minejo por gipsoŝtono.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 176 |
1880 | 1 105 |
1890 | 1 068 |
1900 | 1 063 |
1910 | 1 039 |
1921 | 994 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 036 |
1950 | 830 |
1961 | 862 |
1970 | 799 |
1980 | 757 |
1991 | 675 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 712 |
2011 | 738 |
2014 | 825 |
2016 | 822 |
2017 | 835 |
2018 | 889 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 908 |
2020 | 917 |
2021 | 983 |
2022 | 975 |
2023 | 969 |
2024 | 979 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de sankta Stanislao
- Kapelo apud n-ro 155
- Kapelo apud n-ro 159
- fajroestingista armilejo
- kamparana domo n-ro 10
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Ŝtupoj al preĝejo
-
Municipa ofico
-
Statuo de sankta Barboro
-
Fajroestingista armilejo
|