Saltu al enhavo

Bruno Ninaber van Eyben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bruno Ninaber van Eyben
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1950 (1950-11-03) (74-jaraĝa)
en Boxtel
Loĝloko Delft
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Maastricht Academy of Fine Arts (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fasonisto
dezajnisto
dizajnisto de juveloj
medalisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.ninaber.nl/
vdr

Bruno Ninaber van Eyben (naskiĝis la 3-an de novembro 1950, do nun 74-aĝa) estas nederlanda juvelisto kaj industria dezajnisto. Li dezajnis la lastan serion de moneroj de la valuto nederlanda guldeno kaj la dorsflankon de ĉiuj cirkulantaj nederlandaj eŭro-moneroj.[1]

Persona vivo

[redakti | redakti fonton]

Bruno Ninaber van Eyben naskiĝis la 3-an de novembro 1950 en Boxtel, Nederlando. Li nuntempe loĝas en Delft.

Dezajnisto

[redakti | redakti fonton]
La dorsflanko de la nederlanda guldeno, dizajnita fare de Bruno Ninaber van Eyben, montras la reĝinon Beatrikso de Nederlando

En 1971 Bruno Ninaber van Eyben diplomiĝis kun laŭdo ĉe la Kolegio de Arto en Maastricht kiel juvelarta dezajnisto. En la 1970-aj jaroj li dizajnis bracelethorloĝon (1973), juvelhorloĝon (1976), kaj fluoreskan lumsistemon (1977). En 1979 li ricevis la premion Kho Liang Ie, nederlandan premion por industria dezajno.[1]

En 1980 li dizajnis la lastan serion de de moneroj de la valuto nederlanda guldeno, kiuj estis en cirkulado de 1982 ĝis la enkonduko de la eŭro en 2002. En 1997 li komencis sian propran studion en Delft. En majo 1998 li gajnis la konkurson por la dezajno de la dorso de la Nederlandaj eŭro-moneroj.[1]

Ekde 2003 li estas profesoro pri dezajno ĉe la Teknologia universitato Delft.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]