Brodi
Pri la ago brodi legu en artikolo Brodado. |
Brodi | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Ukrainio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 80606 • 80600 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 23 454 (2020) [ ] | ||||
Loĝdenso | 2 705 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 5′ N, 25° 9′ O (mapo)50.07805555555625.154166666667Koordinatoj: 50° 5′ N, 25° 9′ O (mapo) [ ] | ||||
Alto | 223 m [ ] | ||||
Areo | 8,67 km² ( 867 ha) [ ] | ||||
Horzono | UTC 02:00 [ ] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Brody [ ] | |||||
Brodi (ukraine Броди; pole Brody; ruse Броды; jide: בראָד /Brod/) estas ukrainia urbo kun 23 239 loĝantoj (2001). Ĝi situas 90 km nordoriente de Lemberg kaj apartenas al regiono Lviv. Ĝi estas ĉe koordinatoj 50° 5′ 0″ N 25° 9′ 0″ O / 50.08333 °N, 25.15000 °O (mapo).
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis unuafoje menciita en 1084, kiam ĝi apartenis al la Kieva Regno. Pli poste ĝi apartenis al la pola‐talva ŝtato kaj estis novkonstruita por estis ideala urbo. La urbo ricevis en 1584 la Magdeburgan urborajton.
Ekde la 17-a jarcento la urbo altiris diversajn naciojn, ĉefe judojn kiuj dominis la distan komercadon ekde la dua duono de la 18-a jarcento. Brodi — kiel komerca centro por varoŝanĝo — estis ĉiam unu el la plej riĉaj kaj gravaj urboj de Pollando. La urbo servis kiel centro por la judaj ortodoksoj.
Post tria divido de Pollando en 1772, Brodi iĝis parto de novkreita Galicio de la Habsburga Monarĥio ĝis 1918/1919. Antaŭ la unua mondmilito, proporcio de la judoj atingis 80% en la loĝantaro.
La urbo kaj ties ĉirkaŭo (264 kvadrataj kilometroj) estis deklaritaj en 1779 liberkomerca zono (fare de Maria Teresia), kiu ĉesis nur en 1879. Tio kaŭzis ekonomiajn problemojn, ĉar la urbo apenaŭ havis industrion. Ĝis la 1860-aj jaroj, Brodi estis (post Lemberg kaj Krakau) la tria plej granda urbo de Galicio, en 1910 ĝi havis la pozicion dek.
Oni fondis en 1854 neeklezian lernejon, kiu estis transformita al ŝtata gimnazio (1860-aj), kie oni instruis germane ĝis 1906.
Post la unua mondmilito, Brodi venis al Pollando en 1919, ĝin okupis la Ruĝa Amreo en 1939, la germanoj en 1941. La judoj estis kolektitaj en geto kaj oni murdis preskaŭ ĉiujn en la sekvaj tri jaroj.
La urbo estis 1945 parto de la Sovetunio, la Ukraina SSR, oni ensetligis ukrainajn kamparanojn en la senhomiĝintan urbon.
Brodi kiel literatura loko
[redakti | redakti fonton]La vivo ĉe la landlima urbo traktatas en pluraj verkoj de la lokuloj Joseph Roth kiu rakontis la mondon de (oftege) judaj komercistoj kaj de soldatoj, doganistoj kaj kontraŭbandistoj. Ekzemplo estu Das falsche Gewicht, sed ankaŭ la historio Der Leviathan kies intrigo pasas en fikcia loko nome Progody. Ankaŭ en la romano Radetzkymarsch Brodi kulistas por la oficejo de Carl Joseph Trotta el Sipolje ĉe la treega fora fino de la Danuba monarkio. En la esea volumo Juden auf Wanderschaft prezentatas sennoma juda urbeto kiu denove similas al Brodi. En la babel-a verko Die Reiterarmee pluraj ĉapitroj okazas en Brodi.
Post la Unua mondmilito la urbo Brodi akre pridisputatas milite inter la pola armeo, blankgardistoj, ukrainiaj naciemuloj kaj sovetia kavalerio sub la komando de generalo Semjon Budĵonnij. En siaj rememoroj Budĵonni priskribas la komplete ruiniĝinta urbo.
Gravaj personoj de la urbo
[redakti | redakti fonton]- Amalia Freud, patrino de Sigmund Freud
- Baal Shem Tov, kunkreinto de juda religia movado ĥasidismo
- Daniel Abraham Yanofsky, (*1925), kanada ŝaka grandmajstro
- Joseph Ludwig Raabe, (*1801), svisa matematikisto
- Joseph Roth (1894-1939), aŭstra verkisto
- Józef Korzeniowski, (1797-1863), pola verkisto
- Leo Herzberg-Fränkel, ĵurnalisto
- Nachman Krochmal, juda filozofo
Servoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Barącz, Sandok: Wolne miasto handlowe Brody (Lwów 1865)
- Chonigsman, Jakov: Evrei goroda Brody (1584 - 1944) (L'vov 2001)
- Friedländer, Moriz: Fünf Wochen in Brody unter jüdisch-russischen Emigranten (Wien 1882)PDF; 2,3 MB
- Gelber, Nathan Michael: Toledot jehudej Brody 1584-1943 (Jerušalajim 1955)
- Kościów, Zbigniew: Brody. Przypomnienie kresowego miasta (Opole 1993)
- Kuzmany, Börries: Brody. Eine galizische Grenzstadt im langten 19. Jahrhundert (Böhlau, Wien/Köln/Weimar 2011) ISBN 978-3-205-78763-1 PDF; 16,9 MB Arkivigite je 2013-06-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Lutman, Tadeusz: Studja nad dziejami handlu Brodów w latach 1773-1880 (Lwów 1937)
- Wischnitzer, Mark: Die Stellung der Brodyer Juden im internationalen Handel in der zweiten Hälfte des 18. Jahrhunderts, in: Wischnitzer, M. (Hg.): Festschrift zu S. Dubnows 70. Geburtstag (Berlin 1930), 113-123
- Zrobek, Bohdan: Brody i Bridščyna. Istoryčno-memuarnyj zbirnyk. Kniha II (Brody 1998)