Brněnec
Brněnec | |||
germane Brünnlitz | |||
vilaĝo | |||
Fabriko de Oskar Schindler en Brněnec (2004)
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Brněnec | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Svitavy | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Rivero | Svitava | ||
Situo | Brněnec | ||
- alteco | 370 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 37′ 36″ N 16° 31′ 09″ O / 49.62667 °N, 16.51917 °O (mapo) | ||
Areo | 6,29 km² (629 ha) | ||
Loĝantaro | 1 223 (2024) | ||
Denseco | 194,44 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1557 | ||
Horzono | MET (UTC 1) | ||
- somera tempo | MET (UTC 2) | ||
Poŝtkodo | 569 04 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 577863 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de municipo | 4 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Brněnec | |||
Retpaĝo: www.brnenec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Brněnec (germane Brünnlitz) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 3 km sude de la urbo Březová nad Svitavou sur vojkruciĝo de la ŝoseo n-ro 35 inter Svitavy kaj Brno kaj ŝoseo n-ro 363 inter Polička kaj Brněnec. Vilaĝo troviĝas sur ambaŭ bordoj de la rivero Svitava, kiu ĉi tie estis limo inter historiaj landoj Bohemio kaj Moravio. Vivas ĉi tie 1 223 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rudná, Deštná, Bělá nad Svitavou, Březová nad Svitavou, Chrastavec, Želivsko, Letovice kaj Rozhraní.
Partoj de municipo
[redakti | redakti fonton]- Brněnec
- Chrastová Lhota
- Moravská Chrastová
- Podlesí
Historio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1804 komencis František Diebl en Brněnec konstrui paperfabrikon, sed jam en la jaro 1814 vendas ĝin al Jiří Schön. Post 40 jaroj, en la jaro 1854, la paperfabrikon aĉetis Izák Löw-Beer kaj rekonstruis ĝin je lanoŝpinejo. Tiam estis Brněnec nur malgranda vilaĝo, en la jaro 1867 ĝi havis nur 19 domojn kun 105 loĝantoj kaj Podlesí 35 domojn kun 213 loĝantoj. Nun estas en la vilaĝo laborokazaĵoj por 800 homoj. Estas ĉi tie teksindustrio, nutraĵindustrio kaj maŝinkonstrua fabriko.
Interesa raporto en vilaĝa kroniko estas, ke en decembro 1789 trans Brněnec dum kelkaj tagoj iris granda rusa armeo el Moravio al Bohemio. Antaŭe iris kozakoj kun longaj pikstangoj, poste iris ĉasistoj, grenadistoj kaj muskedistoj.
Dum la dua mondmilito estis en Brněnec fabriko de Oskar Schindler, okazejo de historio pri savo de la judoj el la t.n. "Listo de Schindler". Tio estas titolo de libro de aŭstralia verkisto Thomas Keneally kaj per sep Oskar-premioj aprezita filmo de fama usona reĝisoro Steven Spielberg.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 784 |
1880 | 977 |
1890 | 1 281 |
1900 | 1 675 |
1910 | 1 929 |
1921 | 1 618 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 866 |
1950 | 1 308 |
1961 | 1 471 |
1970 | 1 556 |
1980 | 1 608 |
1991 | 1 559 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 427 |
2014 | 1 306 |
2016 | 1 305 |
2017 | 1 308 |
2018 | 1 305 |
2019 | 1 274 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 259 |
2021 | 1 211 |
2022 | 1 258 |
2023 | 1 254 |
2024 | 1 223 |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En la vilaĝo estas kapelo de Sankta Isidoro el la jaro 1855 kaj evangeliana kapelo el la komenco de 20-a jarcento.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
|