Saltu al enhavo

Brita imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Britaj kolonioj)
Brita imperio
1583 – 1997

kolonia imperio
Geografio
Brita imperio en 1921
Brita imperio en 1921
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
680 000 000
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr
Brita imperio en 1815
Politika karikaturo de 1876 montranta Benjamin Disraeli kronantan la reĝinon Viktoria kiel Imperiestrino de Hindio.
William Bell Scott, Iron and Coal, (fero kaj karbo, 1855–60). La Industria revolucio estis grava kaŭzo de la etendo de Britio transmaren serĉe de merkatoj kaj de krudaj materialoj.

La Brita Imperio, nome la imperio de Britio, estis la plej granda el la eŭropaj koloniaj imperioj de 1500 ĝis 2000. Inter imperioj, nur la mongola imperio eble regis pli da teritorio (35.000.000 km²) aŭ proksimume simile. La Brita Imperio enhavis proprajn landojn, dominiojn, koloniojn, protektoratojn, mandatojn kaj aliajn teritoriojn regatajn aŭ administratajn de la Unuiĝinta Reĝlando (kaj de ties antaŭaj ŝtatoj) inter la 16a kaj la 20a jarcentoj, pli precize ĝis la jaro 1949.

Dum la unuaj jardekoj de la 20a jarcento, la Brita Imperio enhavis loĝantaron de ĉirkaŭ 458 milionoj de personoj kaj ĉirkaŭ 31.000.000 km², kio estus proksimume kvaronon de la tiama monda homaro kaj kvinonon de la tera teritorio de la Tero, nome la plej etenda imperio de la moderna historio.[1] Ĝi regis krome hegemonie la marojn. Ĝi estis la plej potenca tramara ŝtato el 1815 al preskaŭ 1914 (komence de la Unua Mondmilito), sed rapide disfalis post 1945 (post la Dua Mondmilito).

Ĝi originiĝis el la tramaraj posedaĵoj kaj komercaj stacioj establitaj de Anglio inter la fino de la 16a kaj komenco de la 18a jarcentoj. Je sia pinto ĝi estis la plej granda imperio de la historio kaj, dum ĉirkaŭ unu jarcento, ĝi estis la ĉefa tutmonda potenco.[2] Ĉirkaŭ 1913, la Brita Imperio precize enhavis ĉirkaŭ 412 milionoj da personoj, 23% el la tuta tiama tutmonda loĝantaro,[3] kaj ĉirkaŭ 1920, ĝi kovris 35,500,000 km²,[4] 24% el la totala terareo de la Tero.[5] Kiel rezulto, ĝia politika, jura, lingva kaj kultura heredoj estas tre disvastigita. Je la pinto de ĝia povo, la frazo "la imperio sur kiu la suno neniam foriras" estis ofte uzata por psrikribi la Britan Imperio, ĉar ties etendo ĉirkaŭ la globo okazigis ke la sunlumo estis ĉiam videbla sur almenaŭ unu el ties teritorioj.[6][7]

Dum la Epoko de Malkovroj en la 15a kaj 16a jarcentoj, Portugalio kaj Hispanio pioniris en Eŭropo pri la esplorado de la globo, kaj en la procezo establis grandajn transmarajn imperiojn. Enviaj pro la granda riĉo kiun tiuj imperioj generis,[8] Anglio, Francio kaj Nederlando komencis establi koloniojn kaj komercajn retojn per si mem en Ameriko kaj Azio.[9] Serio de militoj en la 17a kaj 18a jarcentoj kontraŭ Nederlando kaj Francio lasis Anglion kaj poste, post la unuiĝo inter Anglio kaj Skotlando en 1707, Grandan Brition, kiel dominanta koloniisma potenco en Nordameriko. Ĝi poste iĝis la dominanta potenco en la Hinda subkontinento post la konkero fare de la Brita Orienthinda Kompanio de la rezulte de la Batalo de Palaŝi en 1757.

La sendependigo de la Dek tri Kolonioj en Nordameriko en 1783 post la Usona Milito de Sendependeco okazigis ke Britio perdis iome el siaj plej malnovaj kaj plej loĝataj kolonioj. Britia atento tuj turniĝis al Azio, Afriko, kaj Pacifiko. Post la malvenko de Francio en la Revoluciaj kaj Napoleonaj Militoj (1792–1815), Britio ekelstariĝis kiel la ĉefa naviga kaj imperia potenco de la 19a jarcento.[10] Nedefiata mare, Britia dominado estis poste priskribita kiel Pax Britannica ("Britia Paco"), nome periodo nur de relativa paco en Eŭropo kaj en la mondo (1815–1914) dum kiu la Brita Imperio iĝis la tutmonda hegemonio kaj eĉ adoptis la rolon de tutmonda polico.[11][12][13] Komence de la 19a jarcento, la Industria Revolucio ektransform Brition; kaj tiele je la epoko de la Granda Ekspozicio de 1851, la lando estis priskribita kiel la "ateliero de la mondo".[14] La Brita Imperio etendiĝis ĝi inkludi plej el Hindio, grandajn partojn de Afriko kaj multajn aliajn teritoriojn tra la tuta mondo. Kun la formala kontrolon kiun Britio faris super siaj propraj kolonioj, ties dominado de multe el la tutmonda komerco signifas, ke ĝi efektive kontrolis la ekonomiojn de multaj mondoregionoj, kiel ĉe Azio kaj Latinameriko.[15][16]

Dum la 19a jarcento, la loĝantaro de Britio pliiĝis je spektakla proporcio, akompanita de rapida urbanizado, kio okazigis gravajn sociajn kaj ekonomiajn problemojn.[17] Por serĉi novajn merkatojn kaj fontojn de krudaj materialoj, la Britia registaro sub Benjamin Disraeli iniciatis periodon de imperia etendo en Egipto, Sudafriko kaj aliloke. Kanado, Aŭstralio, kaj Novzelando iĝis mem-regaj dominioj.[18]

Ĉirkaŭ la komenceo de la 20a jarcento, Germanio kaj Usono ekdefiis la Britian ekonomian superecon. Sekvaj militaj kaj ekonomiaj tensioj inter Britio kaj Germanio estis ĉefaj kaŭzoj de la Unua Mondmilito, dum kiu Britio ege dependis el sia imperio. La konflikto metis enorman premon sur la militistajn, financajn kaj laborfortajn rimedojn de Britio. Kvankam la Brita Imperio atingis fakte sian plej grandan teritorian etendon tuj post la Unua Mondmilito, Britio ne estis plu la plej elstara industria aŭ milita potenco de la mondo. En la Dua Mondmilito, la kolonioj de Britio en Sudorienta Azio estis okupitaj de Japanio. Spite la finan venkon de Britio kaj de ties aliancanoj, la damaĝo fartia al la Britia prestiĝo helpis akceli la dekadencon de la imperio. Hindio, nome la plej valora kaj loĝata posedo de Britio, akiris sendependecon kiel parto de pli granda malkoloniiga movado pro kio Britio garantiis sendependecon al plej teritorioj de la imperio. La retransigo de Hongkongo al Ĉinio en 1997 markis por multaj la finon de la Brita Imperio.[19][20][21][22] Dekkvar transmaraj teritorioj ankoraŭ restas sub Britia suvereneco. Post sendependigo, multaj iamaj Britiaj kolonioj aliĝis al la Komunumo de Nacioj, nome libera asocio de sendependaj ŝtatoj. La Unuiĝinta Reĝlando estas nuntempe nur unu el 16 landoj de la Komunumo, grupigo konata neformale kiel la Komunumaj regnoj, kiuj kunhavas saman monarkon, nome la reĝino Elizabeto la 2-a.

La plej alta pinto, propre dirite, okazis dum ĉirkaŭ 100 jaroj (nome la nomita "imperia jarcento" inter 1815 kaj 1914), tra serio de fazoj de etendo rilataj kun komerco, koloniigado kaj konkero, krom periodoj de aktiveco diplomata. Probable, la plej brila momento de imperia hegemonio povas situiĝi inter 1890 kaj 1920. La Imperio faciligis la etendon de la teknologio, la komerco, la angla lingvo kaj la brita regado tutmonde. La imperia hegemonio kontribuis al spektakla ekonomia kresko de la Unuiĝinta Reĝlando kaj al plialtigo de ties interesoj en la tuta mondo. En la aktualo, landoj kiuj estas mondaj potencoj aŭ de granda politika monda gravo estas heredintoj de la Brita Imperio: nome Usono, Barato, Kanado, Aŭstralio, Sudafriko kaj Novzelando.

La unua kiu uzis la esprimon «Brita Imperio» estis la doktoro John Dee, astrologo, alkemiisto kaj matematikisto de la reĝino Elizabeto la 1-a de Anglio, 1558-1603.

Originoj (1497–1583)

[redakti | redakti fonton]
Mapo de la navigado de Francis Drake ĉirkaŭ la tuta mondo. La agado de korsaroj ludis gravan rolon en la hegemonio de britoj tra la maroj.

La fundamentoj de la Brita Imperio estis metitaj kiam Anglio kaj Skotlando estis apartaj regnoj. En 1496, reĝo Henriko la 7-a, sekvante la sukcesojn de Hispanio kaj Portugalio en transoceana esplorado, komisiis John Cabot gvidi ekspedicion por malkovri itineron al Azio tra la Nord-Atlantiko.[23] Por akiri sian imperion, Britio konkuris kontraŭ aliaj imperioj, sed ĉefe postulis plibonigadon de la infrastrukturoj por plialtigi la kvaliton kaj kvanton de ties transmara komercado kaj transportado. Tiam oni iniciatis komercajn liniojn por la komerco de la lano kaj starigis modernan sistemon por la transmara brita komerco, kiu kontribuis al kresko de la ŝipkonstruejoj kaj por la navigado el la insularo. La komerca ŝiparo alportis la bazojn por komercaj institucioj kiuj disvolvigos gravajn rolojn en la imperia posta aventuro, kiaj la kompanjoj: Massachusetts Bay Company aŭ la British East India Company. Henriko la 7-a ordonis ankaŭ la konstruadon de la unua seka digo en Portsmouth, kaj ege plibonigis la malgrandan Reĝan Ŝiparon (Royal Navy).

Anglaj transoceanaj havaĵoj (1583–1707)

[redakti | redakti fonton]

La Hispana Imperio koloniis Amerikon (ĉefe ĉe Suda kaj Centra Ameriko). Anglio kreis korsarojn, kiuj rabis la ŝipojn portantajn valorajn metalojn al Eŭropo. Anglio ankaŭ ekkoloniis en Norda Ameriko. Resume, oni pluigis la politikon faritan de la antaŭa reĝo. La angla reĝo Henriko la 8-a modernigis la militŝiparon, triobligante la nombron de la ŝipoj kaj konstruante havenojn kaj lumturojn. En la sama direkto oni konstruis la unuajn velŝipojn kiuj portis pezan armilaron (artilerio) de longa atingo. Ekis la konstruado de ŝipkonstruejoj pere de la administra maŝinaro centralizita de la regno. La plibonigo de la Royal Navy kaj ties plinovigado estis la bazo de la mara dominado fare de Anglio dum la venontaj jarcentoj.

Elizabeto la 1-a (Anglio) estis la reganto kiu setligis la bazojn de la Brita Imperio, kaj ordonis la unuajn batalojn kontraŭ sia plej granda malamiko en la etendo kolonia, nome la Hispana Imperio.

Dum la regado de la reĝino Elizabeto la 1-a, el 1577 al 1590, okazis la epoko de plej brilo por la komenco de la Brita Imperio, nome Anglio eketendis sin transmare danke al agado de Sir John Hawkins kaj poste de Sir Francis Drake kaj ankaŭ pere de militoj kontraŭ la Hispana Imperio de Filipo la 2-a. Drake ĉirkaŭiris la mondon, kaj estis la dua kiu faris tion post la ekspedicio de Fernão de Magalhães kaj Juan Sebastián Elcano. En 1579, Drake elŝipiĝis ie norde de Kalifornio kaj reklamis por la brita krono kion li nomigis Nova Albion ('Nova Anglio'), kvankam lia postulo ne estis sekvita de iu setlejo. La venontaj mapoj situis Nova Albion norde de Nova Hispanio. Ĉiukaze la interesoj de Anglio for de Eŭropo pligrandigis konsiderinde. En 1578, Elizabeto la 1-a donis patenton al Humphrey Gilbert por malkovro kaj eksterlanda esplorado.[24][25] Tiun jaron, Gilbert velis al Karibio kun la intenco de okupiĝado pri piratado kaj establado de kolonio en Nord-Ameriko, sed la ekspedicio estis abortita antaŭ ol ĝi transiris Atlantikon.[25][26] En 1583, li komencis duan provon. Dum tiu okazo, li formale postulis la havenon de la insulo Novlando, kvankam neniuj setlantoj estis postlasitaj. Gilbert ne postvivis la revojaĝon al Anglio kaj estis sukcedita fare de lia duonfrato, Walter Raleigh, al kiu estis koncedita sian propran patenton fare de Elizabeto en 1584. Poste tiun jaron, Raleigh fondis la Kolonion de Roanoke sur la marbordo de aktuala Norda Karolino, sed manko de provizoj igis la kolonion malsukcesi.[26]

En 1588 la reĝa ŝiparo venkis la "nevenkeblan" hispanan ŝiparon, kiu intencis ataki Brition. Tio estis marko de la kreskinta hegemonio de la brita ŝipanaro (kvankam falte la malvenko de Hispanoj rilatis pli al ŝtormoj, malorganizado ktp.) kaj de la jam ne plu hegemonio de la hispana ŝipanaro.

En 1603, Jakobo la 6-a de Skotlando supreniris (kiel Jakobo la 1-a) al la angla trono kaj en 1604 negocis la Traktaton de Londono, finante malamikecon kun Hispanio. Nun en paco kun ĝia ĉefrivalo, angla atento ŝanĝiĝis de predo de koloniaj infrastrukturoj de aliaj nacioj al la komerco de establado de siaj propraj transoceanaj kolonioj.[26] La Brita Imperio komencis formiĝi dum la frua 17-a jarcento, kun la angla setlado de Nord-Ameriko kaj la pli malgrandaj insuloj de la Karibio, kaj la establado de akciaj kompanioj, plej precipe la Brita Orienthinda Kompanio, por administri koloniojn kaj transoceanan komercon. Tiu periodo, ĝis la perdo de la Dek tri Kolonioj post la Usona Milito de Sendependeco direkte al la fino de la 18-a jarcento, estis referita fare de kelkaj historiistoj kiel la "Unua Brita Imperio".[26]

"Unua" Brita Imperio (1707–1783)

[redakti | redakti fonton]

En 1651 estis decidita leĝo, laŭ kiu ne-anglaj ŝipoj ne rajtis komerci en britaj kolonioj. Tio malgrandigis precipe la rolon de Nederlando en monda komerco. En 1664 Anglio konkeris Nov-Amsterdamon kaj nomis ĝin Novjorko. Hispanio cedis la rajtojn al la enspeziga asiento (permeso vendi afrikajn sklavojn en Hispanameriko) al Britio.[27] Kun la ekapero de la Angla-Hispana Milito de la Orelo de Jenkins en 1739, hispanaj korsaroj atakis britan komercan ŝipon laŭ la itineroj de triangula komerco. En 1746, la hispanoj kaj britoj komencis pacnegocadojn, kie la Reĝo de Hispanio jesis ĉesigi ĉiujn atakojn sur brita ŝipo; tamen, en la Traktato de Madrido Britio perdis siajn sklavkomercajn rajtojn en Suda kaj Mezameriko.[28]

Skotlando planis (jam fine de la 17-a jarcento) establi kolonion en Mezameriko por faciligi komercon al Orienta Azio ("Darieno-projekto"). Tamen skotaj setlantoj en Darieno (nun Panamo) suferis pro malario kaj atakoj de hispanoj. Ĉar anglaj negocistoj timis pri siaj propraj negocoj, reĝo Vilhelmo la 3-a ordonis, ke anglaj kolonioj kaj ŝipoj ne helpu al la skotoj. Rezulte la koloniaj planoj de Skotlando fiaskis, Skotlando kvazaŭ bankrotis. En 1707 Anglio kaj Skotlando unuiĝis kaj kune transprenis la ŝuldojn de Skotlando. Ekestis reĝlando Britio. Britio anstataŭis la Mogolan Imperion en la mondoregiono de Hindio.

Perdo de la Dek tri Amerikaj kolonioj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Usona Milito de Sendependeco.
Britaj teritorioj en Ameriko, 1763–1776, etendiĝante multe pli ol la Dek tri Kolonioj sur la Atlantika marbordo.

Dum la 1760-aj jaroj kaj fruaj 1770-aj jaroj, rilatoj inter la Dek tri Kolonioj kaj Britio iĝis ĉiam pli streĉitaj, ĉefe pro indigno kontraŭ la provoj de la brita parlamento regi kaj imposti amerikajn kolonianojn sen ilia konsento.[23] En 1776, Usono deklaris sendependecon. La eniro de francaj kaj hispanaj trupoj en la militon renversis la armean ekvilibron en la favoro de la amerikanoj kaj post decida malvenko ĉe Jorktaŭno en 1781, Britio komencis negoci packondiĉojn. Usona sendependeco estis agnoskita ĉe la Paco de Parizo en 1783.[29] La perdo de tia granda parto de Brita Ameriko, tiutempe la plej popolriĉa transoceana posedo de Britio, estas vidita fare de kelkaj historiistoj kiel la okazaĵo difinanta la transiron inter la "unua" kaj "dua" imperioj,[26] en kiuj Britio ŝanĝis sian atenton for Ameriko al Azio, Pacifiko kaj pli poste Afriko. La kresko de komerco inter la lastatempe sendependa Usono kaj Britio post 1783 ŝajnis konfirmi la opinion de Adam Smith ke kolonioj estis redundaj kaj politika kontrolo ne necesis por ekonomia sukceso.[27][29]

La milito en la sudo influis britan politikon en fidela Kanado, kie la Konstitucia Akto de 1791 kreis la provincojn de Supra Kanado (plejparte anglalingvaj) kaj Malsupra Kanado (plejparte franclingvaj) por kvietigi streĉitecojn inter la francaj kaj britaj komunumoj, kaj efektivigis registarajn sistemojn similajn al tiuj utiligitaj en Britio, kun la intenco de aserti imperian aŭtoritaton kaj ne permesi la specon de populara kontrolo de registaro kiu estis perceptita por esti kaŭzinta la Usonan Revolucion.[30]

Pliiĝo de la "Dua" Brita Imperio (1783–1815)

[redakti | redakti fonton]

Ekde 1718, transportado al la amerikaj kolonioj estis puno por diversaj deliktoj en Britio, kaj devigita trovi alternativan lokon post la perdo de la Dek tri Kolonioj en 1783, la brita registaro turnis sin al Aŭstralio. La marbordo de Aŭstralio estis malkovrita por eŭropanoj fare de la nederlandanoj en 1606,[31] sed ekzistis neniu provo koloniigi ĝin. En 1770 James Cook mapis la orientan marbordon dum scienca vojaĝo, postulis la kontinenton por Britio, kaj nomis ĝin Novsudkimrio.[32]

Britio denove estis defiita fare de Francio sub Napoleono, en lukto kiu, male al antaŭaj militoj, reprezentis konkurson de ideologioj inter la du nacioj.[27] Estis ne nur la pozicio de Britio sur la mondscenejo kiu estis en risko: Napoleono minacis invadi Brition mem, same kiel liaj armeoj transkuris multajn landojn de kontinenta Eŭropo.[27] Britio estis denove la profitanto de packontraktoj: Francio cedis la Ioniajn Insulojn, Malton (kiun ĝi okupis en 1797 kaj 1798 respektive), Maŭricion, Sanktan Lucion, Sejŝelojn kaj Tobagon; Hispanio cedis Trinidadon; Nederlando cedis Gujanon kaj la Kabkolonion. Britio resendis Gvadelupon, Martinikon, Francan Gujanon, kaj Reunion al Francio, kaj Javo kaj Surinamo al Nederlando, akirante kontrolon de Cejlono (1795–1815) kaj Helgolando.[27]

Kun la apero de la Industria revolucio, varoj produktitaj per sklaveco iĝis malpli gravaj al la brita ekonomio.[33] La Akto de Abolicio de Sklaveco aboliciis sklavecon en la Brita Imperio la 1-an de aŭgusto 1834, finfine alportante la Empiron konforme al la leĝo en Britio (kun la escepto de la teritorioj administritaj fare de la Brita Orienthinda Kompanio kaj Cejlono, kie sklaveco estis finita en 1844). Sub la Ago, al sklavoj estis konceditaj plena emancipiĝo post periodo de kvar ĝis ses jaroj da "metilernado".[34]

Imperia jarcento de Britio (1815–1914)

[redakti | redakti fonton]
Mapo kie montriĝas la disdivido de Afriko inter la eŭropaj potencoj (1913). Britio akiris gravajn strategiajn teritoriojn krom tutan strion el Egipto al Sudafriko (interrompita meze per Germana kolonio, kiu poste venos en manoj de Britio).
  •  Germanio
  •  Belgio
  •  Hispanio
  •  Francio
  •  Italio
  •  Portugalio
  •  Britio
  •   sendependaj ŝtatoj
  • Inter 1815 kaj 1914, periodo referita kiel la "imperia jarcento" de Britio fare de kelkaj historiistoj,[30][35] proksimume 26 milionoj da km2 de teritorio kaj ĉirkaŭ 400 milionoj da homoj estis aldonitaj al la Brita Imperio.[36]

    Britio koloniis Afrikon de pluraj flankoj. De Gvineo, de Sudafriko kie ĝi anstataŭis la Nederlandan Imperion, de Zanzibaro kaj de Egiptujo. La celo estis atingi la afrikan senrompan imperion nome el Egipto al Sudafriko, sed la Kongreso de Berlino malhelpis tion per la kreo de Belga Kongo, dekomence persona propraĵo de la belga reĝo.

    La Brita Orienthinda Kompanio movis la vastiĝon de la Brita Imperio en Azio. La armeo de la firmao unue interligis fortojn kun la Reĝa Mararmeo dum la Sepjara Milito, kaj la du daŭre kunlaboris en arenoj ekster Barato: la eldomigo de la francoj de Egiptio (1799),[37] la kapto de Javo de Nederlando (1811), la akiro de Penang-insulo (1786), Singapuro (1819) kaj Malako (1824), kaj la malvenko de Birmo (1826).[38] Ĝi batalis pri Mezazio kontraŭ la Rusa Imperio, kion Rudyard Kipling nomis "la Granda Ludo". Per la Opiaj Militoj, Britio malfermis Ĉinion al siaj varoj.

    La ekonomio, kaj nacia kaj internacia, estas subtenata de interlanda komerco, kiu efektive servis kiel bazo de la imperio. La disvolvo de la imperio provizis senprecendentan kvanton kaj diversecon de krudmaterialoj alvenintaj de preskaŭ ĉie en la mondo. La industria revolucio komenciĝis en Britio kun koncentriĝo sur la teksa industrio, sekvita fare de aliaj pezaj industrioj kiel ekzemple ŝipkonstruado, karbominado kaj ŝtalproduktado. Britaj komercistoj, ekspedistoj kaj bankistoj evoluigis superfortan avantaĝon super tiuj de aliaj nacioj permesantaj al la Britio domini internacian komercon en la 19-a jarcento. Britio efektivigis komercan monopolon sur siaj kolonioj, kaj tio signifis ke ili rajtis komerci nur kun kaj pere de ĝi. Britaj komercistoj malmultpreze aĉetis krudmaterialojn de la loka loĝantaro en la kolonioj, transportis ĝin per ŝipoj al Britio por esti uzita en la fabrikejoj por produkti finitajn varojn kiuj estis provizitaj reen al la kolonioj.

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Imperia Konferenco.

    Mondmilitoj (1914–1945)

    [redakti | redakti fonton]

    En la Unua mondmilito, Britio kaj iam malamika Francio batalis kontraŭ imperioj rusa, germana kaj otomana. Pro sia venko danke al helpo de Usono, Britio ekadministris multe de la disfalinta otomana imperio (Irako, Kuvajtio, Egiptujo, Palestino, ktp.) kaj afrikan parton de la Germana imperio. Per la akiro de eksgermana Tanganjikio, Britio realigis la afrikan senrompan imperion de Egiptujo al Sudafriko kaj de Sieraleono al Zanzibaro.

    Por la milito, Britio bezonis la rimedojn de la kolonioj. La landoj, kie blankuloj estis plimulto, ekakiris memregon kiel dominioj. La neblankaj kleruloj el aliaj partoj de la imperio ankaŭ deziris memregon, sed ne atingis tion de la komenco.

    En la Dua Mondmilito la imperio staris sole en Eŭropo kontraŭ Hitlero en 1940 kaj 1941, dum la Nazia Germanio dominis preskaŭ la tutan kontinenton, sed poste ĝi venkis Germanion en alianco ĉefe kun Usono kaj Sovetunio. Post la Dua Mondmilito plej parto de la kolonioj (kiuj ege helpis la imperion dum la milito) akiradis sendependecon, ĉu tute ĉu restante en Brita Komunumo.

    Malkoloniigo kaj malkresko (1945–1997)

    [redakti | redakti fonton]

    Kvankam Britio kaj la imperio eliris venkaj el la Dua Mondmilito, la efikoj de la konflikto estis profundaj, kaj hejme kaj eksterlande. Granda parto de Eŭropo, kontinento kiu regis la mondon dum pluraj jarcentoj, estis en ruinoj, kaj gastiganto al la armeoj de Usono kaj Sovet-Unio, kiuj nun tenis la ekvilibron de tutmonda potenco.[39] Britio estis lasita esence bankrota, kun nepagivo nur deturnita en 1946 post la intertraktado de US$4.33 miliardoj prunto de Usono,[40] kies lasta parto estis repagita en 2006.[41] En 1997 Britio cedis Honkongon, la lastan gravan pecon de la imperio, al Ĉinio, ĉar eksvalidis 100-jara lukontrakto.

    Baza informo

    [redakti | redakti fonton]

    Teritorioj iam regataj de Britio.

    Landoj kaj lokoj, kiuj almenaŭ unufoje apartenis iel al la imperio de Britio

    [redakti | redakti fonton]

    Estas multaj landoj kaj lokoj, kiuj, almenaŭ unufoje, apartenis laŭ ia maniero al la regado aŭ rekte al la imperio de Britio. Tiuj estas la jenaj:

    Ŝtatoj membroj de la Komunumo de Nacioj.

    Ĉi tiuj landoj plejparte estas en Afriko, Suda Azio, Oceanio kaj la Antiloj kaj sendependiĝis inter 1945-1997. Ili plejparte nun apartenas al la Brita Komunumo. Antaŭ 1940, nur Usono, Irlando, Kanado, Nov-Zelando, Aŭstralio kaj Sud-Afriko estis sendependaj de Britio. Usono kaj Irlando estis tute sendependaj, sed la aliaj estis dominioj de la imperio kaj kunlaboris (libervole) kune kun metropolo Britio en milito kaj komerco. Parte ili agnoskas la anglan reĝ(in)on kiel ŝtatestron, sed ne kiel reĝon de Anglio, sed de la koncerna regno.

    La ĉefaj mondoregionoj kie hegemoniis la brita imperio estas la jenaj: Brita Okcidenta Afriko - Brita Orienta Afriko - Brita Hindio.

    La brita strategio bezonis multajn havenojn por sia ŝiparo, kiu dum pluraj jarcentoj regis la marojn tutmonde. Tial pluraj insuloj for en oceanoj estis (kaj ankoraŭ estas) valoraj kiel haltejoj. Ankoraŭ Britio havas, kune kun Nord-Irlando, kelkajn insulojn kaj havenojn dise sur la maroj, nome:

    La imperio disvastigis (aŭ helpis disvastigi), inter aliaj, jenajn aferojn:

    Brita lokomotivo veturanta inter Londono (Anglio) kaj Pwllheli (Kimrio) en Britio. La etendo de fervojo en la britaj kolonioj helpis la propran etendon de la imperio kaj la disvolvigon de la kolonioj mem.

    Britio ofte dividis por regi, kaj la etnaj konfliktoj, kiujn tiu politiko naskis aŭ flegis, ankoraŭ daŭras en multaj partoj de la eks-imperio: Malajzio, Israelo/Palestino, Nord-Irlando, Niĝerio, Sri-Lanko, ktp.

    La kapo de la imperio estis Britio, precipe la granda haveno de Londono. La spino estis la markomerca vojo inter Londono kaj Honkongo. La marvojo floris sub la gardo de la brita mararmeo kaj la imperio regis multe de la flankaj landoj (per havenoj kaj fervojoj): Niĝerio, Sudafriko, Tanzanio, Jemeno, Hindio, Malajzio, Singapuro, ktp.

    Krome, britaj kompanioj konstruis multajn minejojn kaj fervojojn tutmonde. Nun firmaoj kiel British Petroleum kaj Royal Dutch Shell komercas multlande. Ŝtata radio-televida kompanio BBC informas tutmonde laŭ britaj vidpunktoj.

    Iasence, la heredinto de la brita imperio estis la tiel nomata Usona ImperioUsono kiel tutmonda potenco.

    La diversaj teritorioj kiuj komponis la imperion havis tre diversajn statusojn kaj nomojn, ekzemple Kenja Kolonio, Uganda Protektorato, Brita Somalio, Brita Hindio, ktp.

    Gravuloj de Brita Imperio

    [redakti | redakti fonton]
    Reĝino Viktoria en 1887.
    Situo de la britaj transmaraj teritorioj.

    Britio retenas suverenecon super 14 teritorioj ekster la Brita Insularo, kio estis renomitaj Britaj transmaraj teritorioj en 2002. El ili tri estas neloĝataj escepte ĉe transira militista aŭ scienca personaro;[42] la ceteraj dekunu estas mem-regaj je variaj gradoj kaj dependas el UR por eksterlandaj rilatoj kaj milit-defendaj aferoj. La Brita registaro teorie asertis sian volon helpi la transmarajn teritoriojn kaj eĉ ties eventualajn sendependecojn, kie tio eblas,[43] kaj tri teritorioj jam specife voĉdonis resti sub Brita suvereneco (Bermudo en 1995, Ĝibraltaro en 2002 kaj la Falklandaj Insuloj en 2013).[44]

    La Britia suvereneco de kelkaj el la transmaraj teritorioj estas disputataj fare de ties geografiaj najbaroj: Ĝibraltaro estas postulita de Hispanio, la Falklanda Insularo (kiel Malvinoj) kaj Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj estas postulitaj de Argentino, kaj la Brita Hindoceana Teritorio estas postulita de Maŭricio kaj la Sejŝeloj.[45] La Brita Antarkta Teritorio estas celo de koincidaj postuloj fare de Argentino kaj Ĉilio, dum multaj aliaj landoj eĉ tute ne agnoskas ajnan teritorian postulon en Antarkto.[46]

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. The British Empire in 1924
    2. Ferguson 2004b.
    3. Maddison 2001, pp. 97 "The total population of the Empire was 412 million [in 1913]", 241 "[World population in 1913 (in thousands):] 1 791 020".
    4. Rein Taagepera (September 1997). "Expansion and Contraction Patterns of Large Polities: Context for Russia". International Studies Quarterly. 41 (3): 502. doi:10.1111/0020-8833.00053. JSTOR 2600793.
    5. "The World Factbook — Central Intelligence Agency". Arkivigite je 2020-05-18 per la retarkivo Wayback Machine www.cia.gov. Alirita la 13an de Majo 2018. "land: 148.94 million sq km"
    6. Jackson, pp. 5-6.
    7. Kurioze la sama esprimo estis uzata por la Hispana Imperio ĉefe dum la dua duono de la 16-a kaj 17-a jarcentoj.
    8. Russo 2012, p. 15 chapter 1 'Great Expectations': "The dramatic rise in Spanish fortunes sparked both envy and fear among northern, mostly Protestant, Europeans.".
    9. Ferguson 2004b, p. 3.
    10. Tellier, L.-N. (2009). Urban World History: an Economic and Geographical Perspective. Quebec: PUQ. p. 463. ISBN 2-7605-1588-5.
    11. Johnston, pp. 508–10.
    12. Porter, p. 332.
    13. Sondhaus, L. (2004). Navies in Modern World History. London: Reaktion Books. p. 9. ISBN 1-86189-202-0.
    14. "The Workshop of the World". BBC History. Alirita la 13an de Majo 2018.
    15. Porter, p. 8.
    16. Marshall, pp. 156-57.
    17. Tompson, Richard S. (2003). Great Britain: a reference guide from the Renaissance to the present. New York: Facts on File. p. 63. ISBN 978-0-8160-4474-0. Alirita la 14an de Majo 2018.
    18. Hosch, William L. (2009). World War I: People, Politics, and Power. America at War. New York: Britannica Educational Publishing. p. 21. ISBN 978-1-61530-048-8.
    19. Brendon, p. 660.
    20. "Charles' diary lays thoughts bare". BBC News. 22a de Februaro 2006. [1] Alirita la 14an de Majo 2018.
    21. Brown, p. 863.
    22. "Britain, the Commonwealth and the End of Empire". BBC News. Alirita la 14an de Majo 2018.
    23. 23,0 23,1 Ferguson, Niall. (2004) Empire: The Rise and Demise of the British World Order and the Lessons for Global Power. Basic Books. ISBN 978-0-465-02329-5.
    24. Letters Patent to Sir Humfrey Gylberte June 11, 1578. Avalon Project.
    25. 25,0 25,1 Andrews, Kenneth. (1984) Trade, Plunder and Settlement: Maritime Enterprise and the Genesis of the British Empire, 1480–1630. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-27698-6.
    26. 26,0 26,1 26,2 26,3 26,4 Canny, Nicholas. (1998) The Origins of Empire, The Oxford History of the British Empire Volume I. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-924676-2.
    27. 27,0 27,1 27,2 27,3 27,4 James, Lawrence. (2001) Rise and Fall of the British Empire. Abacus. ISBN 978-0-312-16985-5.
    28. Anderson, Adam; Combe, William. (1801) An Historical and Chronological Deduction of the Origin of Commerce, from the Earliest Accounts. J Archer.
    29. 29,0 29,1 Marshall, P.J.. (1998) The Eighteenth Century, The Oxford History of the British Empire Volume II. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-924677-9.
    30. 30,0 30,1 Smith, Simon. (1998) British Imperialism 1750–1970. Cambridge University Press. ISBN 978-3-12-580640-5.
    31. Mulligan, Martin; Hill, Stuart. (2001) Ecological pioneers. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-81103-3.
    32. Peters, Nonja. (2006) The Dutch down under, 1606–2006. University of Western Australia Press. ISBN 978-1-920694-75-3.
    33. Why was Slavery finally abolished in the British Empire?. The Abolition Project. Arkivita el la originalo je 26-a novembro 2016.
    34. Hinks, Peter. (2007) Encyclopedia of antislavery and abolition. Greenwood Publishing Group. ISBN 978-0-313-33143-5.
    35. Hyam, Ronald. (2002) Britain's Imperial Century, 1815–1914: A Study of Empire and Expansion. Palgrave Macmillan. ISBN 978-0-7134-3089-9.
    36. Parsons, Timothy H.. (1999) The British Imperial Century, 1815–1914: A World History Perspective. Rowman & Littlefield. ISBN 978-0-8476-8825-8.
    37. Mori, Jennifer. (2014) Britain in the Age of the French Revolution: 1785 - 1820. Routledge. ISBN 978-1-317-89189-5.
    38. Porter, Andrew. (1998) The Nineteenth Century, The Oxford History of the British Empire Volume III. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-924678-6.
    39. Abernethy, David. (2000) The Dynamics of Global Dominance, European Overseas Empires 1415–1980. Yale University Press. ISBN 978-0-300-09314-8.
    40. Brown, Judith. (1998) The Twentieth Century, The Oxford History of the British Empire Volume IV. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-924679-3.
    41. "What's a little debt between friends?", BBC News, 2006-05-10.
    42. House of Commons Foreign Affairs Committee Overseas Territories Report, pp. 145–47. Gapes, Mike (2008). HC Paper 147-II House of Commons Foreign Affairs Committee: Overseas Territories, Volume II (PDF). The Stationery Office. ISBN 0-215-52150-1. [2] Alirita la 14an de Majo 2018.
    43. House of Commons Foreign Affairs Committee Overseas Territories Report, pp. 146,153
    44. Davison, Phil (18a de Aŭgusto 1995). "Bermudians vote to stay British". The Independent. London. [3] Alirita la 14an de Majo 2018.
    45. "British Indian Ocean Territory". Monda faktolibro de CIA. CIA. [4] Arkivigite je 2018-12-25 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 14an de Majo 2018.
    46. House of Commons Foreign Affairs Committee Overseas Territories Report, p. 136

    Literaturo

    [redakti | redakti fonton]

    Vidu ankaŭ

    [redakti | redakti fonton]
    Mohandas Karamchand Gandhi dum preĝado en Mumbajo, septembre 1944. Li estris pacan movadon por la sendependigo de Hindio, kio iel markis la finon de la Brita imperio.
    Koloniaj imperioj
    Belgio Danio Francio Italio
    Japanio Germanio Nederlando Portugalio
    Hispanio Svedio Usono Granda Britio


    • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo British Empire en la angla Vikipedio.
    Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.