Botoŝ
Aspekto
Botoŝ, serbe Ботош, slave Botoš, germane Botosch, hungare Bótos [bOtoŝ] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Zrenjanin.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 68 km²
- Koordinatoj: 45°18′18″N 20°38'06″E
- Alto super marnivelo: 68 m
- Loĝantaro: 2140
- Poŝtkodo: 23243
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: ZR
Situo
[redakti | redakti fonton]Botoŝ situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ dekstra bordo de Timiş.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Nagybecskerek, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Botoŝ 2148 homoj, (1921 serboj (89 %), 109 ciganoj, 52 hungaroj, 23 rumanoj, 12 jugoslavianoj, 6 kroatoj, po 5 slovakoj kaj germanoj ktp).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ortodoksa preĝejo