Borburata
Borburata | |||
---|---|---|---|
urbeto vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 27′ N, 67° 58′ U (mapo)10.44388889-67.96277778Koordinatoj: 10° 27′ N, 67° 58′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 10 m [ ] | ||
| |||
Borburata estas urbo de la municipo de Puerto Cabello, en la ŝtato Karabobo, Venezuelo, je malmultaj kilometroj de la haveno de Puerto Cabello, nome la marhaveno plej grava kaj de plej granda ekonomia valoro de la lando.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tempo antaŭkolumba Borburata estis la ligejo inter la indianoj kiuj alvenis kun marproduktoj kaj tiuj kiuj alvenis el la lageto Takarigua tra la vojo de Vigirima.[1] La zono estis la okcidenta pinto de la regiono kutime loĝata de kariboj.
Durm la 16a kaj 17a jarcentoj la urbo suferis nombrajn atakojn fare de piratoj.
En 1555 francaj piratoj okupis la tiaman domaron dum ses tagoj.
La 7a de septembro de 1561 la ribelulo Lope de Aguirre elŝipiĝis ĉe tiu haveno devena el la insulo Margarita. La lokanoj jam estis fuĝintaj ĉar ili jam konis la masakrojn kiujn li estis fifarinta. Post para de tagoj, Lope de Aguirre pluis al Nueva Valencia del Rey.
Poste okazis multaj epizodoj pro la komerco de sklavoj kaj la agado de korsaroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Parque Nacional San Esteban[rompita ligilo]