Boac
Boac | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4900 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 57 283 (2020) [ ] | ||
Loĝdenso | 269 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 27′ N, 121° 50′ O (mapo)13.45121.83333333333Koordinatoj: 13° 27′ N, 121° 50′ O (mapo) [ ] | ||
Alto | 90 m [ ] | ||
Areo | 212,7 km² (21 270 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 08:00 [ ] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Boac, Marinduque [ ] | |||
Boac - tagaloge Bayan ng Boac - estas urbo (municipo), ankaŭ diocezo en Filipinoj, en insulo Marinduko (Marinduque), en regiono MIMAROPA, kie estas ĉefurbo de la insula provinco Marinduko. La urbo havas 61 distriktojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Boac kuŝas en okcidenta marbordo de la insulo laŭ la samnoma rivero Boac [1]. Lucena (Filipinoj) troviĝas 59, regiona ĉefurbo Kalapano 71, Batangas 90, Naga (Sudaj Kamarinoj) 151, ĉefurbo Manilo 156, Kezonurbo 160, Baguio 356, Cebuurbo 416, Dabao 822, General Santos 894 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]En Boac, same en Marinduko indiĝenoj vivis, kiujn la hispanoj vizitis unue en 1580. Ili nomumis la lokon Montserrat de Marinduque (nuntempa Boac). En 1621 la hispanaj jezuitaj misiistoj alportis sanktan bildon al Boac, la monaĥoj povis parte kristanigi la indiĝenojn. La islamaj piratoj sieĝis Boac meze de la 17-a jarcento, sed la loĝantoj kontraŭstaris en la fortikaĵa preĝejo. Laŭ la kredo la sankta bildo savis ilin lastmomente. En 1898 la filipina revolucio faris finon al la hispana erao, sed poste dominado de Usono, inter 1942-1945 japana dominado okazis. La provinca registaro konstruis vivgrandan bildon pri Sankta Maria kaj metis ĝin en la haveno Balanacan por bonvenigi vojaĝantojn al la insulo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Boac estas hejmo de la plej multaj el la komercaj entreprenoj de la provinco.
Religio kaj eduko
[redakti | redakti fonton]En Boac plejparte katolikoj vivas kaj ĉi tie estas centro de la diocezo. En la urbo la plej nivela edukejo estas universitato.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Boac voje estas alirebla ambaŭflanke laŭ vojo, kiu rondiras la insulon. Laŭ mapo flughaveno funkcias ĉe la urbo. La mara haveno servas la pramojn kun aŭtobusoj al aliaj insuloj. Loke busetoj kaj tricikloj trafikas.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de Boac estas klasifikita kiel tropika klimato. Averaĝe jare pluvas po 1318 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-decembro pli ofte. La temperaturo varias inter 23-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika katedralo
- plaĝoj
- festivalo
- pluraj historiaj domoj
- filia muzeo de la Nacia Muzeo de Filipinoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
-
Strato
-
Lernejo
-
Kolegio