Blukapa vireo
Blukapa vireo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blukapa vireo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vireo solitarius (Wilson,A, 1810) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blukapa vireo, Vireo solitarius, estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj.
Plenkreskuloj estas ĉefe olivecaj en supraj partoj kun blankaj subaj partoj kaj flavecaj flankoj; ili havas tre grizan kapon kun blueca nuanco, kio nomigas la specion en Esperanto kaj en aliaj lingvoj, malhelajn okulojn kun tre markataj blankaj okulringoj (ligitaj per superokula strio al supra makzelo dum malhelgriza traokula strio venas el la suba makzelo kaj dividas klare la okulringon) kaj blankajn flugilstriojn rimarkindajn en malhelaj flugiloj. Ili havas fortikan bekon kaj fortajn blugrizajn krurojn.
Tiu birdo kun la Kasina vireo kaj la Plumbovireo estis iam konsiderata kiel ununura specio nome "Soleca vireo".
Ties reprodukta habitato estas malferma miksita arbaro decidua kaj de koniferoj en Kanado oriente de la Roka Montaro kaj de Nordorienta Usono. Ili faras diketan tasforman neston penditan el forko en arbobranĉo. La masklo helpas ĉe kovado kaj povas kanti el la nesto.
Tiuj birdoj migras suden al Sudorienta Usono suden al Centrameriko.
Ili manĝas insektojn en supraj partoj de arboj, foje flugante. Ili manĝas ankaŭ berojn, ĉefe vintre.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51003, Vireo solitarius, 9a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Blukapa vireo - Vireo solitarius - USGS Patuxent Bird Identification InfoCenter
- Informaro pri la Blukapa vireo - Suddakotaj Birdoj kaj Birdumo
- Speciinformaro pri la Blukapa vireo – Laboratorio Cornell de Ornitologio
- Fotaro de Blukapa vireo VIREO-(kun bildoj de nesto)
|