Blua teo
Blua teo (el la ĉina 青茶, qīngchá)[1] estas teo el duonoksiditaj folioj de ĉinia kamelio en meza punkto, inter verda kaj nigra teoj. Ĝi estas konata internacie ankaŭ kiel oolong aŭ wūlóngchá (烏龍茶, teo de la nigra drako).
Farado
[redakti | redakti fonton]Blua teo estas farita ĉefe en Ĉinio kaj Tajvano. Post la rikolto, la folioj estas varmigitaj kaj ĉifitaj (mane aŭ maŝine), por ke la suko iom eliru el la folioj. Poste, la foliojn oni lasas en varma ejo, por ke ili iom oksidiĝu pro la oksigeno kaj la suko. Tio ŝanĝas la koloron de la folioj el verda en brunan, kaj ankaŭ ŝanĝas la guston. Oni poste tre varmigas ilin, por haltigi la oksidadon kaj por sekigi la foliojn.
Preparado
[redakti | redakti fonton]Tiuj teoj povas esti preparataj kiel oni deziras (vidu ĉe Teo por teceremonioj), sed plej bonas la teceremonio Gong Fu Cha. Efektive, tiuj teoj postulas tre varman akvon, je 95 °C: tio estas la kaŭzo de uzado de Gong Fu Cha, ĉar ĝi konservas la varmon sufiĉe longe, por ke la gusto kaj odoroj (jes, multaj diversaj odoroj) eliru el la folioj.
Tuj post la servo de la teo en taso, kiam oni malplenigas ĝin, oni povas senti la diversajn kaj sinsekvantajn odorojn en ĝi (Gong-Fu-Cha-aj teserviloj kaj tasoj necesas). Ofte, la odoroj ŝanĝiĝas je ĉiuj 10-20 sekundoj. La plej ofte sentataj odoroj estas tiuj de kuko, kokosnukso, banano, vanilo, orkideo ktp.
La gustoj de tiu te-specoj estas ankaŭ tre diversaj kaj malsamaj: pajlo, kuko, fruktoj, floroj... kaj ofte miksitaj.
Tipoj
[redakti | redakti fonton]- Dà Hóng Páo (ĉine: 大 紅袍) signifas "granda ruĝa mantelo", estas aparte multekosta specio de teo kultivata en la Wu-Yi-Montoj en Fuĝjana Provinco en Ĉinio..
- Dong Ding Oolong (冬 顶 乌龙) (Oolong Frost-Pinto) kiu kreskas en la montoj de Nantou-Distrikto en Tajvano.
- Tie Kuan Yin [Tje Kŭan Jin] eble estas la plej fama bluverda teo. La nomo signifas "teo de la fera Avalokiteŝvaro".
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Oolong Tea (angle). Alirita 2016-05-01 .