Blankfrunta paruo
Blankfrunta paruo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankfrunta paruo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cyanistes semilarvatus (Salvadori, 1865) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blankfrunta paruo (Cyanistes semilarvatus) estas paseroforma birdo de la familio Paruedoj. Ĝi estas malmulte konata kaj disvastigata ĉar estas endemio de Filipinoj kie ili loĝas en Luzono (raso snowi en norda Sierra Madre, nomiga semilarvatus en centra kaj suda Sierra Madre kaj kelkaj aliaj lokoj sude kaj okcidente) kaj Mindanao (raso nehrkorni, konata el nur ok lokoj). Ĝi estas ĝenerale konsiderata rara kaj loka, kvankam ĝi estas iom pli komuna en Sierra Madre.
Ĝi estas ege diferenca laŭ plumaro disde ne nur la aliaj membroj de la genro Cyanistes, sed ankaŭ de aliaj membroj de la familio de Paruedoj, ĉar ĝi estas ege nigra kun foje bluecnuancaj flugilplumoj kaj nur kiel rimarkinda eco diferenciga flanka frunto, kio nomigas la specion en la komuna nomo. La beko estas pli fortika ol ĉe aliaj membroj de la genro kaj la vosto proporcie malpli longa.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj ĉu praarbaroj ĉu bordoj ĉu duarangaj de malaltaj teroj aŭ montetoj de ĝis 1,150 m super marnivelo. La specio estas minacata pro perdo de habitato tio estas senarbarigo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj ĉefe en plej altaj tavoloj de arboj.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Parus semilarvatus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 26an de julio 2007.
- Elŝutita la 11an de aprilo de 2009. Arkivigite je 2009-01-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Elŝutita la 11an de aprilo de 2009.