Saltu al enhavo

Vino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blanka vino)


Epizodo de podkasto Kern.punkto pri vino.

Vino (el latina vinum) estas alkohola trinkaĵo, kiu ekestas per fermentado de fruktosuko. En strikta senco la fruktoj devas esti fruktoj de vitoj (vinberoj ĉefe de la specioj Vitis vinifera, Vitis labrusca aŭ iliaj hibridoj) pere de la alkohola fermentado de ties mosto aŭ suko.[1]

La fermentado produktiĝas per la metabola agado de gistoj, kiuj transformas la sukerojn de la frukto en etanolon kaj gason en formo de karbona dioksido. La sukero kaj la acidoj, kiujn havas la fruktoj de Vitis vinifera, sufiĉas por tia fermentado. Tamen la vino estas produkto de aro de mediaj faktoroj: sojlo, klimato, latitudo, altitudo, horoj de lumo kaj temperaturo, inter variaj aliaj.[2] Proksimume du trionoj de la tutmonda rikolto de vinberoj estas uzataj por vinproduktado; la ceteron oni konsumas kiel fruktojn.[3] Spite al tio, la kultivado de la vito kovras nur 0,5% de la kultivebla grundo en la mondo.[4] La kultivado de la vito estas ofte asociata kun mediteranea klimato.

La esto de antocianino en la ŝelo de la vinbero produktas la ruĝan koloron de la ruĝa vino.

Oni donas la nomon «vino» nur al la likvo rezulta el alkohola fermentado ĉu totala aŭ parta, de vinbera suko (mosto), sen esenca aldono de ia alia substanco. En multaj naciaj aŭ internaciaj juroj oni konsideras vino nur la fermentitan trinkaĵon faritan el Vitis vinifera, spite la fakton, ke oni produktas similajn trinkaĵon el aliaj specioj de vito (Vitis labrusca, Vitis rupestris ktp). La scienca branĉo pri la prilaborado de vino nomiĝas EnologioVinscienco (sen enkalkuli ankaŭ la procezojn de kultivo de la vito). La scienco, kiu okupiĝas pri la biologio de la vito kaj pri ties kultivo, nomiĝas ampelologio.[1]

La produktado de vino estas, laŭ opinioj de arĥeologoj, devena de Kaŭkazio, Malgrand-Azio kaj Mezoriento. Ĝi estas tre malnova, ĉar oni trovis potojn pli ol 8000-jaraĝajn[5], kiuj entenas kernetojn de kultivitaj vitoj. Jam en antikva Egipto vitkultivado kaj vinfarado estis enradikiĝintaj kaj gravaj ekonomiaj trajtoj. En mitologioj (Oziriso (en Egipto), Dionizo (en Grekio), Bakĥo (al la romianoj), Gilgameŝ en Babilono), personigas vinon, ties ebriigajn virtojn, aŭ ties alstrebadon. En la kristana religio vino simbolas sangon de Kristo kaj estas uzata en la Sakramento de Komunio (personigo de la dio).

En plejparto de la landoj vinoj estas apartigitaj laŭ sia vitvario; en Francio (krom Alzaco) ili estas apartigataj laŭ sia cru (kvalit-kategorio) aŭ terroir, t.e. determina regiono apartigita nature pro ties reliefo, grundo, sunigado, vinigmetodo. La plej elstaraj vinoj estas ankaŭ apartigitaj per sia rikoltjaro.

Vinhistorio

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vinhistorio.
Vinjunulo ĉe greka simpozio
La dio "Bakĥo" (laŭ la romianoj) aŭ "Dionizo" (laŭ la grekoj). Pentrita de Diego Velázquez.
La vino permesas la sinceran esprimon de sentoj, kaj pro tio ĝi abundas ĉe festoj kaj celebroj.

La historio de vino daŭras dum miloj da jaroj kaj estas proksime interplektita kun la agrikultura historio kaj okcidenta civilizo. La unuaj signoj de ĝia kultivado estas en Kartvelio ĉirkaŭ 6 000 a.K.[6][7][8], tiam pli ĝeneralaj indicoj baldaŭ estis trovitaj poste en la Proksima Oriento, kie la vito kaj la alkoholaĵo produktita per fermentado de ĝia suko estis gravaj al Mezopotamio, Israelo, kaj Egiptujo kaj al esencaj aspektoj de fenica, greka, kaj romia civilizoj. Multaj el la plej gravaj vin-produktantaj regionoj de Okcidenta Eŭropo kaj regiono de Mediteranea Maro unue estis establitaj dum antikvo kiel grandaj plantejoj.[9] Vinfarada teknologio pliboniĝis konsiderinde dum la tempo de la Romia Imperio: multaj vinbervarietatoj kaj kultivadaj teknikoj estis konataj tiam; la dezajno de la vinpremilo avancis; kaj bareloj estis evoluigitaj por stokado kaj ekspedado de vino.[9]

La ŝanĝita konscio produktita per vino estis konsiderita religia ekde sia origino. La grekoj adoris Dionizon kaj Bakĥon kaj la romianoj organizis lian sekton.[10] Konsumado de rita vino estis parto de juda praktiko ekde bibliaj tempoj kaj, kiel parto de la eŭkaristio oni festas la Lastan Vespermanĝon de Jesuo per rito kiu estas esenca al la kristana religio. Kvankam Islamo teorie malpermesis la produktadon aŭ konsumon de vino, dum ĝia ora epoko, alkemiistoj kiel ekzemple Geber iniciatis la distiladon de vino por medikamentaj kaj industriaj celoj kiaj ekzemple la produktado de parfumo.[11] La turkaj Ujguroj respondecis eĉ pri reenmeto de vinkultivado al Ĉinio de la Dinastio Tang pluen.

Vinproduktado kaj konsumo pliiĝis, burĝonante de la 15-a jarcento pluen kiel parto de eŭropa ekspansio. Malgraŭ la giganta laŭsoatako de 1887 fare de filoksero, moderna scienco kaj teknologio adaptiĝis kaj industria vinproduktado kaj vinkonsumado nun okazas ĉie en la mondo.

Vino kaj Islamo

[redakti | redakti fonton]

Teorie la Korano malpermesas vinon, drinkadon kaj ebrion, sed la rilato de la islamaj popoloj al vino ege variis dum la historio kaj depende de la diversaj landoj kaj socioj.

La ĝenro bakĥa aŭ ĥamrijja estis subĝenro de araba poezio kiu iĝis el la plej kultivataj, kaj etendiĝis el la interno de la araba duoninsulo ĝis Al-Andalus, kaj Abu Nuŭas estis unu el la pers-arabaj poetoj kiuj plej uzis tiun temon en siaj verkoj. En la poemoj de tiu subĝenro, la aŭtoro konstruas la tekstojn pere de metaforoj kaj per sia granda personeco kaj harmonio pere de prilaboritaj vortoludoj pri pokaloj, trinkujoj, drinkejoj kaj monaĥejoj, kristanoj kaj judoj, belulinoj enfermitaj, kies patroj liberigos ilin nur kontraŭ abunda doto, kortega vivo kun luksoj, kampadejoj ruinigitaj, parfumoj kaj religio.[12]

Laŭ artikolo eldonita de la doktorino Anna Gil de la Universitat Autònoma de Barcelona, la plej karakteraj trajtoj de la vinema poezio de Abu Nuŭas estas la jenaj:[13]

  • Vino kaj ties atributoj: vido, flaro, tuŝo, aŭdo, gusto kaj la efiko de vino.

Abu Nuŭas atribuas al la vino la atributojn de la kvin korposentoj; nome la vino havas la povon lumigi nokte la vizaĝon de la amata persono, la varmo de la vintraj noktoj, aŭ kun la sunlumo blindigas la okulojn de tiu kiu rigardas. La parfumo kiu elsendas estas kiel la odoro de pomo kaj ties parfumo estas komparata al la elspiro de amato aŭ la floroj de la ĝardeno kie drinkas la amikoj. La tuŝosento de la vino estas milda kiel la silko tra la vitro de la pokalo, kaj kiam transportas ĝin la pokalisto en siaj manoj estas respegulata la ruĝa koloro, kiu ŝajnas kolorigi per sango liaj manoj. Laŭ Abu Nuŭas la vino parolas kaj rakontas sekretojn al la drinkanto. La gusto de la vino, estas difinita kiel «pika kiel pipro» aŭ «amara ĝis frapi la nazon» - tiam la vino estis pli densa trinkaĵo kaj oni devis miksi ĝin kun akvo por esti agrable trinkata -. Inter la tre multnombraj efikoj de la vino, la poeto komentas, ke ĝi konvertas la malbelon en beleco, kiu sukcesas eniri en la vejnoj de la trinkinto kaj malligi ĉiujn ligilojn de liaj vestoj kaj la tutan honton.[14]

  • Kunmanĝantoj, pokalistoj kaj cenzuristoj: la poeto, la pokalisto, la kunmanĝanto kaj la cenzuristo.
Manuskripto de versoj de Abu Nuŭas. Kopiitaj de Mirza Kuĉik Visal, Kajar Irano, datita en la 10a de Majo 1824.

La poeto ne apartigas la vineman ĝenron disde la erota ĝenro; tiel, li prezentas la kunmanĝantojn kun la vinservistojn kiel erotaj celoj plenaj je amo kaj liberego, kunigas la pasion por ambaŭ ĝenroj kun la povo de la poeto. La pokaliston aŭ vinserviston komparas foje kun gazelo de allogaj rigardo kaj movado; li proponas vinon en la pokalon kaj en liaj okuloj videblas ankaŭ alia speco de ebriiga vino. Kvazaŭ kiel metaforo, foje Abu Nuŭas nomas la pokaliston "gulam" kun ina finaĵo "gulaminja", reprezentante tiam ĉu la senseksan amon por la vino ĉu la seksardan amon inspirata de la pokalisto. La kunmanĝantojn li ĉiam difinas kiel roluloj kaj inteligentaj kaj de granda sensiveco. La cenzuro kaj la cenzuristo estas malferme kritikataj: li komencas multajn el siaj poemoj per frazo adresita al la cenzuristo por peti, ke li abandonu sian kritikemon; cenzuristo estas ĉiam montrata kiel malaminda rolulo kiu ĉiam kontraŭas liajn agojn; ju pli la cenzuristo argumentas por ke li ĉesu drinkadi des pli li instigas al la malo kaj kuraĝigas siajn amikojn plue drinkadi.[15]

La ejoj kie okazas la bakkaj poemoj estas tre diversaj, sed ili kunhavas ion komunan: tie estas ĉiam la poeto kun siaj amikoj ĉirkaŭitaj per la plezuro de la muziko, de la amo kaj de la vino. La drinkejaĉoj estis, kiel la konventoj, ekstermure de Bagdado, inter vitejoj kiuj produktis sian propran vinon regite de judoj aŭ kristanoj; veni al tiuj lokoj estis farite ĉiam nokte; la drinkejestro, antaŭ malfermi sian pordon, pridemandis la grupon de amikoj por esti certa pri iliaj pagebloj; krome, multaj el tiuj noktoj, pro la ebrieco mem, ili devis resti pasigi unu aŭ pliajn noktojn. La noktoj en la kristanaj konventoj kie oni proponis ankaŭ la vinon produktitajn de ili mem, estis rakontitaj pli malpli kiel ĉe la drinkejaĉoj, kun la diferenco ke Abu Nuŭas havigas multan informon pri la organizado de la monaĥa vivo. La ĝardenoj kaj fruktoĝardenoj estas lokoj priskribitaj por la ĝuado de la kundrinkado de vino kun la grupo de amikoj, sub la arboj kaj ĉirkaŭitaj de floroj, akompanataj de muzikistoj kaj kantistoj; en tiuj lokoj, la poemoj estas ĉiam komparataj kun la parfumo kaj la belo de la floroj. Finfine, ene de la palacoj de la kortego de la kalifo, estas kie okazas la plej bonaj festoj; la drinkado kuniĝis al la muziko, al la poezio kaj al la plej elektitaj plezuroj.[16]

  • Vino kaj Islamo: drinkadi en Ramadano, la pilgrimado al la drinkejo, la aliaj reguloj de Islamo, la vino kaj la demono.

La poeto estis provokanto kontraŭ unu de la grandaj kontribuoj de la araba duoninsulo kaj de ties loĝantoj: nome Islamo. La reguloj de la islama religio okazigos la plej terurajn misfarojn. La monato Ramadano kaj ties preceptoj estos celo fare de la verkisto de satiroj kaj blasfemo, dum kiu li plue drinkados kaŝete kun siaj amikoj, laŭ li diras, enfermitaj en drinkejoj aŭ ankaŭ ŝajnigante sin kristanoj. Li ŝanĝos la pilgrimadon al Mekko per alia simbola al Bagdado kaj al ties vitejoj kaj drinkejoj.

Disvastiĝo kaj evoluo en Ameriko

[redakti | redakti fonton]
Vitejoj de Cafayate, en la Provinco Salta kie troviĝas la plej altaj vitejoj de la mondo.

La vito kaj produktado de vinberoj kaj vino transiris el Eŭropo al Ameriko kiel parto de la kolumba interŝanĝo. Fakte la unuaj navigistoj ofte kunportis vinon kiel parto de la navignecesaĵoj, foje anstataŭ aŭ krom akvo, pli malfacile konservebla. Post la koloniigo de Ameriko, vino produkteblas ĉefe en la moderklimataj zonoj, Kalifornio en Usono, Ĉilio, Argentino ktp.

En Argentino vino produktiĝas ĉefe kaj tradicie en la provincoj Mendoza, San Juan, Salta, La Rioja, Kordobo, Katamarko kaj en la lastaj jardekoj ekproduktiĝis en la provincoj Neŭkeno, Río Negro, Entre Ríos, Ĉubutio, Bonaero kaj Santa Fe.

La vino estas la nacia trinkaĵo de Argentino[17]. Argentino estas la ĉefa produktanto de vino de Latinameriko kaj la kvina plej granda produktanto el la tuta mondo,[18] same kiel la naŭa eksportanto el la tuta mondo.[19] La kvalito de la vino argentina kreskis senhalte en la lastaj jaorj, akirante terenon en la monda merkato: nur en 2010 la vendado al la ekstero atingis 650 milionojn da usonaj dolaroj, kio estas kresko de 17% rilate al 2009, markante novan historian registron. Tiu eksploda kresko rezultis en la fakto ke Argentino en 2010 anstataŭis Ĉilion kiel ĉefa vendanto de vino en Usono, kiu estas la plej grava merkato en la mondo de vino.[20]

Vinfarado

[redakti | redakti fonton]

Vinfarado estas fako kiu okupiĝas pri vinproduktadmetodoj kaj transformado de mosto (vinbersuko) en vinon. Kiel fako de scio, enologio inkluzivas la necesajn partojn por vinproduktado (tio estas, la fermentado), sed ankaŭ aliajn detalojn, kiuj kontribuas al la gusto kaj odoro de la vino, de la vinberrikolto ĝis la enboteligo de la preta produkto. La vinoj povas esti dividitaj en malsamajn specojn de procezoj (ekzemple: kreado de trankvila vino kontraŭ kreado de ŝaŭmvino). Vinproduktisto estas persono kiu specialiĝas pri la procezoj de vinproduktado. La profesio estas studata kaj pri profesia praktiko kaj en akademia medio. Vinproduktantoj dungitaj en vinfarejoj kutime spertas longan trejnadon kiel ekzemple akademia grado.

La Internacia Organizaĵo pri Vito kaj Vino (OIV) okupiĝas interalie pri la esplorado de la teknikaj kaj sciencaj aspektoj de la industria kampo.

Tranĉado de la vitgrapolo en la vinberrikolto.

La paŝoj de vinfarado estas la jenaj:

La unua paŝo estas la kultivado de la vito. La vina vito[21], (latine Vitis vinifera), estas planto duonlignagrimpanta kiu, lasita libere kreskanta, povas atingi pli ol 30 metrojn, sed kiu, pro homa agado, per ĉiujara greftado, iĝas limigita al malgranda arbusto de ĉ. 1 m. Ties frukto, la vinbero, estas manĝebla kaj kruda materialo uzata de antikveco por fabrikado de vino kaj de aliaj alkoholaĵoj. Oni uzas la terminon vitejo por la tereno priplantita je vitoj. Vito estas tipa kultivaĵo de regionoj ĉirkaŭ la Mediteraneo kaj de aliaj moderklimataj areoj, ofte kune aŭ rivale kun olivarboj.

La vitoj esence disvolvas la ciklon de la karbono per siaj folioj kaj la fotosintezo generas en la fruktoj (la vinberoj) la necesajn sukerojn por sia stokado. La vinberoj estas tial "stokejoj" de sukeroj uzataj poste por la fermentado de vino. La kultivo de la vinbero centriĝas en la permanenta kontrolado de tiu procezo de iompostioma "stokado" de sukero en la fruktoj. Ajna problemo kiu malprofitu aŭ rompu la ekvilibron, ekzemple malbona stucado faras, ke la sukero koncentriĝu en malgranda nombro de fruktoj; en tero modere malseka la radikoj enprofundiĝas cele al absorbado de la mineraloj necesaj (ĉefe kalio). La ekvilibro inter la enhavo de sukeroj kaj acidoj ludas gravan rolon en la kvalito de la fina rezulto de la vino.

Mezepoka bildo de vinproduktado.

Ĝenerale al ju pli da suno estas eksponita la vito des pli granda estas la koncentro de sukeroj en la vinberoj, kaj male malmulta ekspono havigas malgrandan kvanton de sukeroj (kaj tial ankaŭ malgrandan kvanton de alkoholo). Tiu koncentro de sukero en la vinberoj kutime estas regulata en la diversaj landoj kaj estas kutime mezurata per portebla refraktometro (sufiĉas malgrandaj kvantoj de vinbersuko por determini la koncentron de sukero en gradoj Brix). Tial, cele al maksimumigo de la kvanto de lumo ricevita, oni adaptas la vitejojn kun formoj de pergolo cele al kaptado de la plej granda kvanto de sunradiado ebla.

Dum la maturiĝo de la vinbero en la vito okazas ŝanĝo en la vinbero, laŭ kiu ĝi ŝanĝas sian metabolon kaj ekstokiĝas sukerojn je tre alta rapideco, kaj samtempe malpliiĝas la koncentro de acidoj ene de la vinbero. En la Norda Hemisfero tiu ŝanĝo okazas en la monato julio. Tuj la vinberaro de vito ĉesas esti verdkolora kaj iĝas flavaj, se la variaĵo estas de blanka vinbero aŭ ruĝiĝas, se la variaĵo estas de ruĝa vinbero. Tiu fenomeno ne okazas en ĉiuj vitoj de la vitejo samtempe. Tio utilas al kultivisto por determini la momenton de la vinberrikolto. Ekzistas du aliaj faktoroj kiuj determinas tiun momenton kiel povas esti la transiro de koloro de la semoj de la interno de la vinbero, kiuj kutime el verdaj iĝas brunaj, aŭ la maturiĝo de la polifenoloj. Antaŭe la lertaj vitkultivistoj maĉis po unu vinberon ĉiutage el la momento de la ŝanĝo kaj per la gusto kaj detektitaj odoroj determinis la starton de la vinberrikolto. Nuntempe tiun mezuradon oni faras per precizigaj mezuriloj kiaj refraktometroj, ktp.

Aŭstraliaj kaj kaliforniaj esploristoj studis vitikulturon, atingante interesajn rezultojn, sed eble tro fokusitaj al la praktikado. En la Universitato de Davis, en Kalifornio, per simpla studado de vitikulturo speciale atentinte nek al ampelografio, nek al ampelologio nej al ampelometrio oni atingis rezultojn tre alte valorigitaj en la sciencaj medioj. La malnovaj viteoj havas multajn partianojn, spite al sia plej malgranda rendimento;[22] sed​ poste oni malkovris, ke tiu bona rezulto ne estas okazigita rekte de la maljuneco de la vito, sed pro la fakto ke estante malnova la malmultaj vinberoj kiujn ĝi produktas ricevas pli grandan kvanton de sunradiado. Similan rezulton oni povas atingi pere de novaj vitoj havigante al ili pli grandan eksponon al la sunlumo kaj klopodante por ke la vinberoj ne kaŝu tiun lumon unuj al aliaj. Tradicie oni serĉis terenojn kun alta ekspono al sunlumo kaj tiukadre ankaŭ kun malmulta nubaro kaj sekve precipitaĵo. Sed — kiel asertas la fakulo Carlos Falcó — tiujn samajn rezultojn oni povas akiri pere de laŭguta irigacio kaj la nomita “canopy management”, tradukebla al “administrado de la foliaro” aŭ "de la irigacio", atingante produktadon kiu povus sesobligi la produktadon, kvankam ne tiom la kvaliton.[23] Tian metodon de vitikulturo malpermesas la leĝaro de la Eŭropa Unio kiu favoras ĉiun kriterion kiu certigu ne ekzistadon de plusoj (troa kvanto) de vino. Tiukadre, ankaŭ oni limigas la praktikon pergoligi la vitojn, ĉar tiu estas la metodo aplikita tradicie por multobligi la produktadon.

Produktado kaj prilaborado

[redakti | redakti fonton]

Premado de vinberoj

[redakti | redakti fonton]

Fermentado

[redakti | redakti fonton]

Enboteligo

[redakti | redakti fonton]

Kemia kompono de vino kaj de vinbersuko

[redakti | redakti fonton]

Vinoj el aliaj fruktoj (fruktvinoj)

[redakti | redakti fonton]

Krom el vinbero oni povas fari vinon ankaŭ el multaj aliaj fruktoj.:

Nomoj de vinoj laŭ landoj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vino de Argentino.
Vinregionoj en Argentino.

Coonawarra, Barossa

Vino el Madejro.
  • Sudafriko:
    • Stellenbosch
    • Paarl
  • Usono:
    • Kalifornio
      • Napa Valo, Sonoma, Central Coast, Alexander Valley
    • Oregono
    • Vaŝingtonio
    • Long Island
  • Uzbekio: (de antikveco fama pro siaj vinoproduktadoj kaj de tiam eksportisto)

Vinboteloj

[redakti | redakti fonton]

Speciala okazo temas pri la vinboteloj, kiuj plej ofte estas de 75 cL, dum por multaj aliaj trinkaĵoj estas la litro la baza unuo. Estas tre diversaj teorioj pri la tialoj de tiu fakto. Oni indikis, ke la tri kvaronoj estas la ideala kapacito por trinkado por du personoj, ke estas la plej taŭga grando por la ĝusta konservado de la vino, kaj eĉ ke tio kongruas kun la blovkapablo de la vitroblovistoj. Tamen plej verŝajna estas la teorio laŭ kiu en la epoko de maksimuma komerco de vino inter Britio kaj Francio (Bordozo) tiu kapacito estis koincida kongruo inter la litro jam ekuzita en Francio kaj la galjono, uzita en Britio, nome 75 cL estus unu kvinono de la brita galjono (strange ĉar britoj ne tiom uzis decimalan sistemon), kaj utila grando por transporto kaj stokado.[24]

Ekzistas pluraj proverboj pri vino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[25]:

  • Citaĵo
     Bona vino al la fino. 
  • Citaĵo
     Fiŝo sen vino estas veneno. 
  • Citaĵo
     Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino. 

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Zonoj de produktado de vino
  1. 1,0 1,1 J. Robinson (eld) The Oxford Companion to Wine, 3a eldono, 2006, Oxford University Press, angle isbn= 0198609906
  2. Constantin-Weyer, Maurice, L'Âme du vin, 1a eldono, 1932, Le Ronde, col. La Petite Vermillon, franca
  3. «Situation and statistics of the world vitiviniculture sector» (en angla). 11a de januaro 2009. Arkivita el originalo la 16an de decembro 2008. Konsultita la 11an de januaro 2009. «Situacio kaj statistiko de la tutmonda vitivinkultura produktado».
  4. Anderson, Kym, David Norman kaj Glyn Wittwer, 2003, julio, Globalisation of the World's Wine Markets, World Economy, 26, nomero 5, Blackwell Publishing Ltd, paĝoj 659 - 687, doi= 10.1111/1467-9701.00541 angla
  5. Georgia's Giant Clay Pots Hold An 8,000-Year-Old Secret To Great Wine.
  6. Ghost of the Vine: in Georgia, science probes the roots of winemaking, National Geographic.
  7. Now that's what you call a real vintage: professor unearths 8,000-year-old wine, Independent.
  8. Wine Birthplace: Georgia, According to NASA Arkivigite je 2017-04-16 per la retarkivo Wayback Machine.
  9. 9,0 9,1 R. Phillips A Short History of Wine p. 37 Harper Collins 2000 ISBN 0-06-093737-8
  10. The history of wine in ancient Greece Arkivigite je 2002-07-12 per la retarkivo Wayback Machine ĉe greekwinemakers.com
  11. Ahmad Y. Hassan, Alcohol and the Distillation of Wine in Arabic Sources
  12. Gil, 2009, p. 266.
  13. Gil, 2009, p. 267-273.
  14. Gil, 2009, p. 267-268.
  15. Gil, 2009, p. 269-270.
  16. Gil, 2009, p. 270-271.
  17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-02. Alirita 2014-05-10.
  18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-08-02. Alirita 2014-05-10.
  19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-08. Alirita 2014-05-10.
  20. http://vinos.iprofesional.com/notas/110300-Los-vinos-argentinos-ya-son-furor-en-el-mundo-conozca-el-ranking-de-las-20-marcas-ms-exitosas
  21. vito en PIV ĉe vortaro.net
  22. Vid. prie Jacky Rigaud, «The old vines», en International vintage magazine, 9a de oktobro 1997, p. 10. kaj sekvaj.
  23. Carlos Falcó, Entender de vino, Madrid, 1990, p. 32.
  24. Porque é que as garrafas de vinho têm 75 centilitros e não um litro? Arkivigite je 2020-11-10 per la retarkivo Wayback Machine en Diário de Notícias, 9a de novembro 2020. Alirita en la 9a de novembro 2020.
  25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Ĝeneralaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Colman, Tyler (2008). Wine Politics: How Governments, Environmentalists, Mobsters, and Critics Influence the Wines We Drink. University of California Press. ISBN 978-0-520-25521-0.
  • Foulkes, Christopher (2001). Larousse Encyclopedia of Wine. Larousse. ISBN 2-03-585013-4.
  • Johnson, Hugh (2003). Hugh Johnson's Wine Companion (5th ed.). Mitchell Beazley. ISBN 978-1-84000-704-6.
  • McCarthy, Ed; Mary Ewing-Mulligan; Piero Antinori (2006). Wine for Dummies. HarperCollins. ISBN 0-470-04579-5.
  • MacNeil, Karen (2001). The Wine Bible. Workman. ISBN 1-56305-434-5.
  • Oldman, Mark (2004). Oldman's Guide to Outsmarting Wine. Penguin. ISBN 978-0-14-200492-0.
  • Parker, Robert (2008). Parker's Wine Buyer's Guide. Simon and Schuster. ISBN 978-0-7432-7198-1.
  • Pigott, Stuart (2004). Planet Wine: A Grape by Grape Visual Guide to the Contemporary Wine World. Mitchell Beazley. ISBN 978-1-84000-776-3.
  • Robinson, Jancis (2006). The Oxford Companion to Wine (3rd ed.). Oxford: OUP. ISBN 0-19-860990-6.
  • Rodríguez Fischer, C. (kunord.). El vino. Le Cordon Bleu International. Ed. Blume, Barcelona, 2002. ISBN 84-89396-89-2
  • Simpson, James (2011). Creating Wine: The Emergence of a World Industry, 1840-1914. Princeton University Press. ISBN 978-1-4008-3888-2. online review
  • Zraly, Kevin (2006). Windows on the World Complete Wine Course. Sterling. ISBN 1-4027-3928-1.

En germana

[redakti | redakti fonton]
  • Der Brockhaus Wein. Bibliographisches Institut & F. A. Brockhaus, Mannheim 2007, ISBN 3-7653-0281-3.
  • André Dominé (Hrsg.): Wein. Könemann, Köln 2000, ISBN 3-8290-2765-6.
  • Wilhelm Flitsch: Wein: Verstehen und genießen. 2. Auflage, Springer, Berlin 1999, ISBN 3-540-66273-1.
  • Hugh Johnson: Der große Johnson. Enzyklopädie der Weine, Weinanbaugebiete und Weinerzeuger. 17. Auflage, Hallwag, München 2004, ISBN 3-7742-5151-7.
  • Stuart Pigott: Schöne neue Weinwelt - Von den Auswirkungen der Globalisierung auf die Kultur des Weines. Fischer, Frankfurt am Main 2005, ISBN 3-596-16041-3.
  • Jens Priewe: Wein, die neue große Schule. Zabert Sandmann, München 2000, ISBN 3-89883-009-8.
  • Jancis Robinson: Das Oxford-Weinlexikon. Hallwag, München 2003, ISBN 3-7742-0914-6.
  • Rudolf Steurer: Steurers Weinhandbuch. Carl Ueberreuter Verlag, Wien 2003, ISBN 978-3-8000-3933-3.
  • Hubert Canik, Helmuth Schneider: Der neue Pauly. Enzyklopädie der Antike. Band 12/2, Ven–Z. Verlag J. B. Metzler, Stuttgart 2002, ISBN 3-476-01487-8.
  • Daniel Deckers: Im Zeichen des Traubenadlers: Eine Geschichte des deutschen Weins. Verlag Philipp von Zabern, Mainz 2010, ISBN 978-3-8053-4248-3.
  • Gil, Anna «Entre el delito y el deleite: la traducción del universo báquico de Abu Nuwás» . Quaderns. Universitat Autònoma de Barcelona Facultat de Traducció i d'Interpretació [Barcelona], 2009.
  • Hugh Johnson: Hugh Johnsons Weingeschichte: Von Dionysos bis Rothschild. Hallwag, Bern und Stuttgart 1990, ISBN 3-444-10370-0.
  • Roderick Phillips: Die große Geschichte des Weins. Campus, Frankfurt und New York 2003, ISBN 3-593-37390-4.
  • Michael Matheus (Hrsg.): Weinbau zwischen Maas und Rhein in der Antike und im Mittelalter. Trierer Historische Forschungen 23, Mainz 1997.
  • Michael Matheus (Hrsg.): Weinproduktion und Weinkonsum im Mittelalter. Geschichtliche Landeskunde 51, Stuttgart 2004.
  • Michael Matheus: Historische Dimensionen des Weinbaus. In: M. Besse, W. Haubrichs, R. Puhl (Hrsg.): Vom Wein zum Wörterbuch - Ein Fachwörterbuch in Arbeit. Beiträge des Internationalen Kolloquiums im Institut für pfälzische Geschichte und Volkskunde in Kaiserslautern, 8./9. März 2002 (Akademie der Wissenschaften und der Literatur, Abhandlungen der Geistes- und sozialwissenschaftlichen Klasse, Einzelveröffentlichungen Nr. 10). Stuttgart 2004, S. 237–273.
  • M. Matheus, L. Clemens: Weinfälschung im Mittelalter und zu Beginn der Frühen Neuzeit. In: H.-G. Borck (Hrsg.): Unrecht und Recht. Kriminalität und Gesellschaft im Wandel von 1500 bis 2000. Veröffentlichung der Landesarchivverwaltung Rheinland-Pfalz 98, Koblenz 2002, S. 570–581.
  • M. Matheus, R. Matheus: „Je älter der Rheinwein wird, je mehr Firne bekömmt er, welches dem Kenner am meisten gefällt!“ Beobachtungen zum Geschmackswandel im Mittelalter und in der frühen Neuzeit. In: Mainzer Zeitschrift, 96/97 (2001/2002) (Festschrift F. Schütz), S. 73–85. Mainz in der Gutenbergzeit. In: Gutenberg 2000 (Rhein Main Presse), Mainz 2000, S. 9.
  • Helmut Hans Dittrich, Manfred Großmann: Mikrobiologie des Weines. 56 Tabellen. 3. Auflage, Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2005, ISBN 3-8001-4470-0.
  • Robert Steidl: Kellerwirtschaft. 7. Auflage, Österreichischer Agrarverlag, Wien 2001, ISBN 978-3-7040-1699-7.
  • Gerhard Troost: Technologie des Weines. Eugen Ulmer, Stuttgart 6. Auflage, 1988, ISBN 3-8001-5816-7 (Standardwerk).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Alilingve

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vino en la hispana Vikipedio.