Saltu al enhavo

Bismilah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La formulo de Bismillah en araba kaligrafio.

BismillahBasmala (arabe: بسملة) estas formulo en la araba lingvo uzata en diversaj kuntekstoj de la vivo de islamano.

La araba teksto de Bismillah estas: بسم الله الرحمن الرحيم (translit.: bismi-llāhi r-raḥmāni r-raḥīm) kaj signifas "En la nomo de Alaho, la Indulgema, la Kompatplena"[1] aŭ "Je la nomo de Allah, la donema, la pardonema"[2]. La vorto Bismillah devas esti en la araba lingvo, kiu estas la liturgia lingvo de Islamo. La vorto Bismillah devenas el la kvar unuaj konsonantoj de la formulo.

Ĝi komencas ĉiujn suraojn (ĉapitroj) de Korano, escepte de la 9-a surao[1].

  1. 1,0 1,1 Algumas Provas Científicas das Revelações Alcoránicas! (portugale) (html). Arkivita el la originalo je 2008-04-10. Alirita 2012-01-15 .
  2. La Nobla Korano, tradukis prof. d-ro Italo Chiussi, Serio Oriento-Okcidento, n-ro 10 (Kopenhago). tk. 1970.