Saltu al enhavo

Birnin Kebbi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Birnin Kebbi
local government area of Nigeria (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 125 863  () [ ]
Geografio
Geografia situo 12° 27′ N, 4° 12′ O (mapo)12.454.2Koordinatoj: 12° 27′ N, 4° 12′ O (mapo) [ ]
Alto 228 m [ ]
Horzono UTC 01:00 [ ]
Birnin Kebbi (Niĝerio)
Birnin Kebbi (Niĝerio)
DEC
Situo de Birnin Kebbi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Birnin Kebbi [ ]
vdr

Birnin Kebbi estas grandurbo kaj ĉefurbo de subŝtato Kebbi en nordokcidenta Niĝerio.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Birnin Kebbi situas sur ebenaĵo de valo de rivero Sokoto en la nordokcidenta sekcio de la lando.

En la mezepoko haŭsoj havis tie komunumon, kiun en 1516 alia popolgrupo konkeris. Restis la vilaĝo ĉefurbo de Kebbi ĝis 1805, kiam ĝi estis bruligita pro "sankta milito", poste la urbeto estis centro de Kebbi Emirlando. Birnin Kebbi estas subŝtata ĉefurbo ekde fondo de la subŝtato (1991).

Birnin Kebbi estas centro de agrikultura tereno, kie oni kultivas tabakojn, arakidojn, rizojn, miliojn, kotonojn kaj sorgojn. Aliaj okupiĝas pri bredado de kaproj kaj bovoj aŭ fiŝkaptadas.

Birnin Kebbi situas en tropika klimato. Jare pluvas ĉ. 700 mm. La temperaturo varias inter 15-45 °C. En decembro kaj en januaro estas nur 15 °C. Foje okazas ankaŭ polvoŝtormoj.

El Birnin Kebbi ĉefvojoj kuras al Sokoto kaj Ilorin, sed estas malpli grava vojo al Niĝero.